Partio de Socialista Alianco
Partio de Socialista Alianco | ||
---|---|---|
partio | ||
Dum | 18-a de aŭgusto 1992 – | |
Antaŭulo | Socialist Party of Labour | |
Fondodato | 18-a de aŭgusto 1992 | |
Sidejo | Bukareŝto | |
Lando | Rumanio | |
La Partio de Socialista Alianco (rumane Partidul Alianţa Socialistă) estas politika partio en Rumanio. Ĝi kreiĝis el parto de la Socialista Partio de Laboro (SPL), kiu rifuzis kunfandiĝon kun la Social-Demokrata Partio en Julio 2003 kaj deziris, ke la SPL plu ekzistu kiel marksisma partio. Ĉar la rumana registaro ne agnoskis ĝin kiel SPL, ĝi alprenis la nomon SPA.
Ĉi tiu partio estas gvidata de 165-membra Nacia komitato, de 60-membra Direkcia Komitato kaj de 60-membra Plenum-Komitato.
Ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Maldekstro.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Partia retejo Arkivigite je 2009-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de "Socialistul", La gazeto eldonata de la PSA