Partio de la Sociala Kredito de Alberto
La Partio de la Sociala Kredito de Alberto (angle Social Credit Party of Alberta) estas provinca politika partio en Alberto (Kanado). Ĝi estis origine kreita por efektivigi monan teorion pri sociala kredito, konforme al konservativa-kristana ideologio.
La partio restis potenca politika movado en Alberto ekde la 1930-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj. Ĝia unua ĉefministro de Alberto, William Aberhart, estis elektita en 1935.. La partio ne plu havas seĝojn en la asembleo de Alberto depost 1982. Kvankam ĝi ankoraŭ ekzistas, ĝi konservas nur malgrandan publikan subtenon.