Partio de la verduloj por la progreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Partio de la verduloj por la progreso (araba: حزب الخضر للتقدم ; franca: Parti des verts pour le progrès) aŭ PVP estas unu el la laŭleĝaj politikaj partioj en Tunizio, fondita la 14-an de novembro 2005.

Fondite en novembro 2005 de Mongi Al-Khamasi, iama membro de Socia Liberala Partio (PSL - opozicia liberala partio en Tunizio), ĝi akiris la 3-an de marto 2006 la statuson de unu el la 9 leĝigitaj politikaj partioj antaŭ la tunizia revolucio[1].

Agnoskita la 3-an de marto 2006 tiu partio ambicias «plifortigi la vivmedian konscion» de la tunizianoj kaj sentivigi ilin pri la graveco de ĉi tiu en ilia vivo kaj en tiuj de la komunumoj.

La partio publikigas sian propran semajnilon en la franca kaj araba versioj (Al-Tunisi).

Dum la unua partia konferenco kiu okazis en decembro 2008, la ĝenerala sekretario Mongi Al-Khamasi estas rekondukita al lia posteno kaj la dek novaj membroj de la politika oficejo estis elektitaj de la membroj de la nacia konsilio.[2] La reprezentantoj de la maroka, alĝeria, egipta kaj palestina verdaj partioj kiuj ĉeestis la kongreson decidis pri la kreado de araba kolektivo de la verdaj partioj kaj ekologiaj movadoj sub la prezidanteco de Khamassi[2].

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Notindas ke multnombraj verdaj partioj, ĉefe la francaj verduloj (Les Verts) [3] kaj la Eŭropa Verda Parttio[4], denuncis la kreadon de tiu partio deklarante ke la vera tunizia ekologia partio estas en realo estas la movado verda Tunizio (Tunisie verte), de kiu la dosiero ne ankoraŭ estis akceptita de la ministerio de la Interno, malgraŭ ke ĝi estis deponita du jaroj antaŭe.

Politika oficejo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fondo de la partio en 2006, la politika gvidantaro konsistis krom la ĝenerala sekretario Mongi Khamassi kaj la asista ĝenerala sekretariino Amel Bel Lakhal, el Fathi Zghonda, Riadh Hammoudia, Fethi Dargachi, Ali Mrad, Chaker Ben Saïd, Faouzi Ezzeddine, Chrifa Marzouki kaj Karima Hosni.[5]

Okaze de la kongreso de 2008, la membroj de la oficejo estis plene renovigitaj[2] kaj la reprezentantoj de la maroka, alĝeria, egipta kaj palestina verdaj partioj kiuj ĉeestis la kongreson decidis pri la kreado de araba kolektivo de verdaj partioj kaj ekologiaj movadoj sub la prezidanteco de Khamassi[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Néjib Sassi, Société civile : premier congrès du Parti des verts pour le progrès (PVP), L'Expression, la 20-an de decembro 2008.
  2. 2,0 2,1 2,2 Néjib Sassi, « Société civile : premier congrès du Parti des verts pour le progrès (PVP) », L'Expression, 20 décembre 2008
  3. Communiqué à la presse du 8 mars 2006 (Les Verts). Arkivita el la originalo je 2009-05-05. Alirita 2021-10-07.
  4. angle The European Green Party acknowledges the Tunisian Green Party (Parti Vert européen) Arkivigite je 2007-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
  5. M'hamed Jaïbi, « La neuvième formation est née », La Presse de Tunisie, 4 mars 2006[rompita ligilo]
  6. Néjib Sassi, « Société civile : premier congrès du Parti des verts pour le progrès (PVP) », L'Expression, 20 décembre 2008

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(fr) Facebook-paĝo de la junulara sekcio de la PVP