Parádsasvár
Aspekto
Parádsasvár (parAdŝaŝvAr) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Pétervására. La vilaĝonomo signifas hungare: Parád-aglo-fortikaĵo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 17 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9119/19.9796
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 3242
- Telefonprefikso: 36
Parádsasvár situas en flanko de Mátra, laŭ ĉefvojo Eger-Gyöngyös. La lasta, Pétervására kaj Bátonyterenye troviĝas po 18, Parád 5 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1549. En 1710 Francisko Rákóczi la 2-a fondis vitrofarejon, kiu funkciis ĝis 2005. En 1958 la komunumo memstariĝis.