Pasado de Venuso elde Marso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pasado de Venuso vidita elde Marso okazas, kiam Venuso pasas ekzakte inter Suno kaj Marso. Dum la pasado, Venuso aperus, por hipoteza marsa observanto, kiel nigra disketo trairanta la sunan diskon. Tiu pasado de Venuso elde Marso estas nevidebla elde Tero (la sunluma malpliiĝo sur Marso estas nemezurebla).

Ofteco[redakti | redakti fonton]

La pasadoj de Venuso viditaj elde Marso estas multe pli oftaj ol tiuj viditaj elde Tero kaj la pasadoj de Tero elde Marso; ili okazas ĉirkaŭ po du aŭ tri foje ĉiuj tridek jaroj.

Ili ŝajnas, laŭ empiriaj observoj, aperi disigitaj de periodoj de 24 042,45 tagoj, tio estas 65 jaroj kaj 301,2 tagoj (iom malpli ol 65 jaroj 10 monatoj). Tiu periodo kongruas kun 72 sinodaj periodoj de Venuso rilate al Marso.

La sinoda periodo de Venuso rilate al Marso estas 333,92 tagoj kaj la kliniteco de la venusa orbito sur tiu de Marso estas 1,94°, malpli ol 3,39° rilate al la orbito de Tero (ekliptiko).

Ĝis nun, neniu vidis pasadon de Venuso elde Marso. La venonta pasado de Venuso estos eble observata de marsaj esploradistoj aŭ roboto, la 20-an de aŭgusto 2030.

Datoj[redakti | redakti fonton]

Estintaj kaj estontaj pasadoj de Venuso vidataj elde Marso[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]