Pascal Obispo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pascal Obispo
Persona informo
Naskonomo Pascal Michel Obispo
Aliaj nomoj Le plus beau chauve • Vitoo
Naskiĝo 8-an de januaro 1965 (1965-01-08) (59-jaraĝa)
en Bergerac
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Max Obispo
Amkunulo Sonia Mabrouk
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro • libretisto • aktorokomponisto • kantotekstisto
TTT
Retejo http://www.pascalobispo.com
vdr

Pascal Michel OBISPO (franclingva prononco: ​[paskal miʃɛl ɔbispo]; 8a de Januaro 1965) estas franca kantisto, produktoro kaj kantoverkisto.

Li edukiĝis en Rennes. Pascal Obispo ekkantis en 1980, kaj lia unua registraĵo estis en 1990, nome Le long du fleuve (La riverlongo). Kelakj el liaj plej famaj kantoj estas "Plus que tout au monde", "Laurelenn", "Tombé pour elle", "L'important c'est d'aimer", "Personne" kaj "Fan".

Per la publikigo en 2007 de Les Fleurs du Bien (La floroj de malbono, pri la verko de Baudelaire nome Les Fleurs du mal (La Floroj de l'Malbono)) li aludas al Rosa Parks, Pablo Picasso kaj aliaj. Li estas fama ankaŭ pro sia malkonservena konduto, sia hararanĝo ktp.

Obispo uzis sian popularecon por helpi al bonfarado kaj precize kontraŭ la etendo de Aidoso. Li kunlaboris kun multaj aliaj bone-konataj artistoj kiel Jean-Jacques Goldman, Florent Pagny, Johnny Hallyday, Patricia Kaas, Amel Bent, kaj Natasha St-Pier.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Le long du fleuve (1990) - malfacile trovebla, ĉar antaŭa al la etapo de la diskeldonejo Epic.
  • Plus Que Tout au Monde (1992) 250 000 venditaj ekzempleroj.
  • Un Jour Comme Aujourd'hui (1994) 400 000 venditaj ekzempleroj.
  • Superflu (1996) 1 300 000 venditaj ekzempleroj.
  • Live 98 (1998) 550 000 venditaj ekzempleroj.
  • Soledad (1999) 700 000 venditaj ekzempleroj.
  • Millésime Live 00/01 (2001) 600 000 venditaj ekzempleroj.
  • Studio Fan - Live Fan (2004) 400 000 venditaj ekzempleroj.
  • Les fleurs du bien (15a de majo 2006): 300 000 venditaj ekzempleroj.
  • Les fleurs du forest (2007)
  • Le Drapeau (Captain Samourai Flower 2009)
  • Le billet du femme (2016)
  • Obispo (2018)
  • France (2021)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pascal Obispo en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pascal Obispo en la hispana Vikipedio.