Saltu al enhavo

Paserkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paserkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columbina
Specio: Paserkolombo C. passerina
(Linnaeus 1758)
Columbina passerina
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Paserkolomboordinara grundokolombo (Columbina passerina) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo.

Disvastigo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas loĝanta kaj reproduktanta el Bermudo, tra la plej suda Usono, Meksiko kaj Karibio, ĝis Sudameriko, kaj troviĝas tiom sude kiom ĝis norda Brazilo.

La Paserkolombo loĝas en arbustejoj kaj aliaj malfermaj kamparoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Paserkolombo estis formale priskribita fare de sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758, en la 10a eldono de lia verko Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj kolomboj en la genron Columba kaj stampis la dunoman nomon Columba passerina.[1] La specia nomo passerina devenas el la Latina passerinus kun la signifo "pasereca".[2] La specio estas nun metita kun aliaj novmondaj grundokolomboj en la genron Columbina kiu estis enkondukita en 1825, fare de la germana natursciencisto Johann Baptist von Spix.[3] Estas naŭ specioj en tiu genro kiel la Inkaa kolombo (Columbina inca) kaj la Skvamokolombo (Columbina squammata).[4]

Estas 17 agnoskitaj subspecioj:[5][4]

  • C. p. passerina (Linnaeus, 1758) – la nomiga subspecio, sudorienta Usono
  • C. p. pallescens (Baird, 1860) – sudokcidenta Usono. Maskloj estas pli palaj kaj inoj havas pli da blanko en siaj malsupraj ventroj.
  • C. p. socorroensis (Ridgway, 1887) – Insulo Socorro, Meksiko. Ili estas pli malhelbrunaj ol C. p. pallescens kaj havas ankaŭ pli mallongajn flugilojn.
  • C. p. neglecta (Carriker, 1910) – Centrameriko, el Honduro ĝis Panamo. Ili havas pli malhelajn plumojn ol C. p. pallescens.
  • C. p. bahamensis (Maynard, 1887) – Bermudo kaj plimulto de Bahamoj
  • C. p. exigua (Riley, 1905) – insuloj Granda Inagua (sudaj Bahamoj), Mona, Porto-Riko
  • C. p. insularis (Ridgway, 1888) – Kubo, Kajmana Insularo kaj Hispaniolo (kaj en Dominika Respubliko kaj Haitio). Kaj ĝia dorso kaj brusto estas pli malhelaj ol C. p. bahamensis.
  • C. p. umbrina Buden, 1985 – Insulo de la Testudo, Haitio. Pli malhela dorso, kaj pli malhela bekopinto.
  • C. p. jamaicensis (Maynard, 1899) – Jamajko; havas palan bekon kaj maskloj estas pli malhelaj en malsupra ventro.
  • C. p. portoricensis (Lowe, 1908) – Porto-Riko (escepte ĉe insulo Mona) kaj Virgulininsuloj (escepte ĉe Sankta Kruco). Simila al C. p. nigrirostris sed la malsupra bekoparto estas ruĝa.
  • C. p. nigrirostris (Danforth, 1935) – nordaj Malgrandaj Antiloj, Sankta Kruco en Virgulininsuloj.
  • C. p. trochila (Bonaparte, 1855) – Martiniko. Tiuj birdoj havas grizecverdan nuancon en brusto kaj havas kaŝtankolorajn vostoplumojn.
  • C. p. antillarum (Lowe, 1908) – sudaj Malgrandaj Antiloj
  • C. p. aflavida (Palmer kaj Riley, 1902) – norda Kolombio, norda Venezuelo, Nederlandaj Antiloj, Trinidado. Tiuj kolomboj estas pli grandaj ol kutime, kaj maskloj havas pli malhelbrunajn malsuprajn partojn. Krome, kaj maskloj kaj inoj havas pli malhelajn bekojn.
  • C. p. parvula (Todd, 1913) – centra Kolombio
  • C. p. nana (Todd, 1913) – okcidenta Kolombio
  • C. p. quitensis (Todd, 1913) – centra Ekvadoro

Paserkolombo estas eta mallongvosta kolombo 17cm longa. Ties pezo estas kutime ĉirkaŭ 32g. Plenkreskuloj havas grizbrunajn dorson kaj subflugilojn, kun grizverda nuanco en plej alta dorso kaj nigraj punktoj (eble iun bluan aŭ verdan) en malalta dorso (flugilkovriloj). Ili havas skvamecan aspekton en brusto kaj kapo. La vosto estas bruna centre, kun nigraj bordoj kaj blankaj anguloj. La beko estas oranĝflava kun la pinto nigra. Dumfluge, la subflugiloj montras ampleksan avelkoloran plumaron.

Masklaj plenkreskuloj havas rozkolorecajn kapon, kolon kaj bruston kaj rozkoloran neskvamecan ventron. Lia nuko estas blueca. La ino kaj la junuloj estas helgrizaj kie la masklo estas rozkolora kaj havas grizajn nukojn.

Ili konstruas feblan neston el bastonetoj en arbo, kie la ino de metas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun regula frapado kaj eventuala vipado de fligiloj karaktera de kolomboj ĝenerale.

Tiu nearktisa kaj neotropisa specio manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ kelkajn insektojn. Ties voĉo estas milda kverado ŭo-ap.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. von Spix, Johann Baptist. (1825) Avium species novae, quas Brasiliam anus MDCCCXVII - MDCCCXX 2 (latine). Franc. Seraph. Hübschmanni, p. 57–58.
  4. 4,0 4,1 Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 20a de Marto 2020 .
  5. Bowman, R. (2002). Common ground dove: Columbina passerina. The Birds of North America 645:1–23.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]