Pastora Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pastora Vega
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1960 (1960-05-28) (63-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o Imanol Arias vd
Amkunulo Imanol Arias vd
Infanoj Jon Arias vd
Profesio
Okupo televida prezentisto • aktoro vd
Aktiva dum 1985– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pastora VEGA Aparicio (Madrido, 28a de majo 1960) estas hispana aktorino kaj prezentisto de televido.

Ŝi ekkarieris kiel prezentisto de televido kaj debutis kiel aktorino en 1985 en la televidserio Los pazos de Ulloa, reĝisorita de Gonzalo Suárez kaj protagonistigita de Victoria Abril kaj Charo López. Poste ŝi intervenis en Amanece, que no es poco, Demasiado corazón —per kiu ŝi kandidatis al Goya-premio—, Casas de fuego kaj Ilona llega con la lluvia, inter aliaj.

Ŝi estis dum jaroj kunulino de la aktoro Imanol Arias, ludis kun li en la filmoj El Lute II: mañana seré libre kaj Todos los hombres sois iguales, kaj protagonistis en Un asunto privado, sia nura reĝisora laboro. Krome ŝi havis fojan rolon en la televida serio de TVE Cuéntame cómo pasó.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1986 Iniciativa privada
  • 1988 El Lute II: mañana seré libre
  • 1989 Amanece, que no es poco
  • 1990 La otra historia de Rosendo Juárez
  • 1991 El sueño de Tánger
  • 1992 Demasiado corazón
  • 1994 Casas de fuego
  • 1994 Todos los hombres sois iguales
  • 1996 Ilona llega con la lluvia
  • 1996 Un asunto privado
  • 1996 Olé Olá
  • 1997 Tangier Cop
  • 1998 La sonámbula
  • 1998 Un crisantemo estalla en cinco esquinas
  • 2002 El chevrolé
  • 2019 Auteretrato
  • 2022 Vienes o voy
  • 2023 Empieza el baile
  • 2024 Palacio Estilistas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pastora Vega en la hispana Vikipedio.