Patrujprotekta arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
centra foirejo de Freudenstadt (1950)

Patrujprotekta arkitekturo (germane: HeimatschutzarchitekturHeimatschutzstil) estas konstruĝenro de arkitekturo modernisma kies unua priskribo estas de 1904; ĝi oftis ĝis 1945 sed eĉ post la Dua mondmilito ankoraŭ estiĝis ejoj (ĝis ĉ. 1960). Ĉefe temis pri loĝdomoj, ĝardenaĵoj, kirkoj kaj monumentoj.

La tuto ne separeblas de diversaj socialaj movadoj kun novromantikaj idealoj en kiuj la refokusiĝo pri la patruja ĉirkaŭaĵo ĝenerale gravis. Estis ĝi kontraŭanta la evoluojn post industriigo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

iama poŝtejo en Neresheim (1911)
Weimar

-Legefeld]]

Ĉi stilo estis arkitektura transira al modernismo kies koncentriĝo pri konataj nefremdaĵoj kaj tradicioj helpis superi historiismon kaj secesion.[1] Historiismo inverse intence kopiis fremdajn influojn. Oni prenis oftege brikojn en la germana nordo, sed lignon en la sudaj alpaj regionoj; dekoraj elementoj estis nur ŝpare enkorpigitaj, arkoj kaj kolumnoj nur reduktite trovis sian lokon.

Komenciĝo de ĉi-tiu estis en Orienta Prusio kaj post la Unua mondmilito societoj helpis rekonstrui aferojn; sed ankaŭ en Bavario ĝi gravis.[2] Malgraŭ la volo de la planintoj ke la verkoj nature kaj harmonie enkorpiĝu en la medio, la aferoj elstare ravigas pro sia grandeco kaj stila pureco kaj furoras malantaŭen puŝante la aliajn domojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lulilo de la tuto estis brika konstruado dum la frua industriiga epoko kaj por sakralaj kaj por nesakralaj aferoj. En marto 1904 fondiĝis en Dresdeno la ligo Deutscher Bund für Heimatschutz sub la edigo de la ekologiisto Ernst Rudorff. La anoj volis konservi tradiciojn kaj malnovajn metiojn estantajn en kunteksto kun la regionoj. En Nazia Germanio la ĉefa utiligo de Heimatschutz-ideoj senteblis en la konstruado de loĝejoj. Ironie aferoj treege similiaj diversloke estiĝis, do kontraŭ la diversregioneco.[3] Por reprezentaj ejoj la nazioj tamen preferis novklasikismajn modelojn.

Kialo por malmoderniĝo de tiu ĉi stilo estis ankaŭ la relativa multkosteco, krome ĝenerala evoluo de novaj teknikoj kaj implicite gustoj. Tamen ĝi ne tute malaperis, ekz. fare de Johann Friedrich Höger, kiu ne estis ricevinta mendojn inter 1933 kaj 1945. Alia kaŭzo por neformorto de la stilo povis esti ankaŭ la rekonstruo post militaj damaĝoj, ekz. de centra bazarplaco en Münster.

Ankaŭ en Svisujo ekzistis pluraj fazoj de patrujprotekta arkitekturo. Post komencoj ĝis la Unua mondmilito ĝi revenis en la 1920-a jaroj kaj en la 1940-aj jaroj (Landstil). Fonto de postaj regionec-substrekantaj konstruadmodoj ofte fontas en Heimatschutz-ideologio.

Gravaj arĥitektoj kaj teoriistoj[redakti | redakti fonton]

fasado de domo en Techlefer, Estonio

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Andresen: Bauen in Backstein. Schleswig-Holsteinische Heimatschutz-Architektur zwischen Tradition und Reform. Zur Ausstellung der Schleswig-Holsteinischen Landesbibliothek vom 2. Juli bis 27. August 1989. (Boyens, Heide 1989), ISBN 3-8042-0475-9.
  • Bayerischer Landesverein für Heimatschutz e.V., Richtpunkte für das Bauen im Sinne des Heimatschutzes. (Munkeno 1929).
  • Elisabeth Crettaz-Stürzel, Heimatstil. Reformarchitektur in der Schweiz 1896–1914. (Huber, Frauenfeld 2005), ISBN 3-7193-1385-9
  • Sabine Fechter, Heimatschutzbauten in Mainfranken. Entwicklungen und Wandlungen von Baupflege 1900–1975. (Bad Windsheim 2006), ISBN 3-86568-089-5
  • Ernst Rudorff: Heimatschutz. (Berlin, 1904).
  • Isabel Termini: Heimat bauen. Aspekte zu Heimat – Heimatschutz – Heimatstil – Heimatschutzarchitektur. (Universität Wien, bakalaŭriĝfaklaboraĵo, 2001).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gottfried Kiesow: "Expressionismus und Heimatschutzstil." Ĉe: Monumente, Magazin für Denkmalkultur in Deutschland, 3/2011, p. 56 ss.
  2. Hartmut Frank: "Typus oder Norm." Ĉe: Florian Aicher, Uwe Drepper (eld.): Robert Vorhoelzer – Ein Architektenleben. Die klassische Moderne der Post. Callwey, München, p. 14–23.
  3. Winfried Nerdinger: "Baustile im Nationalsozialismus: zwischen Internationalem Klassizismus und Regionalismus." Ĉe: Winfried Nerdinger (eld.): Architektur, Macht, Erinnerung. Prestel, München, p. 119–131

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]