Patti Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patti Smith
Persona informo
Naskonomo Patricia Lee
Naskiĝo 30-an de decembro 1946 (1946-12-30) (77-jaraĝa)
en Ĉikago, Ilinojso
Religio kristanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Rowan University • Deptford Township High School vd
Subskribo Patti Smith
Familio
Edz(in)o Fred Smith vd
Infanoj Jackson Smith • Jesse Smith vd
Profesio
Okupo kantaŭtoro • poeto • vidartisto • homrajta aktivulo • verkistogitaristokantistokomponistomuzikisto • desegnisto • fotisto • ludartisto • diskografa artisto • rock singer • rokmuzikisto vd
Laborkampo kantoteksto • komponadopoezio • teatra arto • kantadorok-muziko • kreiva kaj profesia verkado vd
Aktiva en Detrojto vd
Aktiva dum 1967–2013 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patricia Lee «Patti» SMITH (Ĉikago, Ilinojso; 30a de decembro 1946) estas usona kantistino, bildartistino kaj verkistino. Kutime kromnomita «baptopatrino de punko»,​ Smith konstruis gravan karieron ene de la movado "punko" ekde ŝia debuta albumo Horses (1975), kun vidpunkto referencita kiel de feministo kaj intelektulo kiu konvertis ŝin en unu de la plej influaj artistoj de la rok-muziko.

Ekde tiam, ŝi publikigis dek unu studiajn albumojn kaj ricevis plurajn premiojn kaj rekonojn. En decembro 2010, la revuo Rolling Stone metis ŝin en la 47a rangon de la listo de la 100 plej bonaj artistoj el ĉiuj tempoj kaj en 2007 ŝi estis inkludita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo.​ En 2005 ŝi estis nomumita Komandoro de la Ordre des Arts et des Lettres de Francio​. En 2007 ŝi ricevis la Poluspremion de la Sveda Reĝa Akademio de Muziko kaj en 2019 ŝi ricevis la Ormedalon de Belartoj de la Registaro de Hispanio.​

Krom kantistino kaj komponistino, Smith verkis pli ol du dek librojn de poemoj kaj de rakontoj. En 2010, ŝi ricevis la premion National Book Award pro sia memorlibro en kiu ŝi rakontas kiel ŝi konis sian amikon, nome la fama fotisto Robert Mapplethorpe.

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1975 Horses, Arista Records
  • 1976 Radio Ethiopia, Arista Records
  • 1978 Easter, Arista Records
  • 1979 Wave, Arista Records
  • 1988 Dream of Life, Arista Records
  • 1996 Gone Again, Arista Records
  • 1997 Peace And Noise, Arista Records
  • 2000 Gung Ho, Arista Records
  • 2004 Trampin', Columbia Records
  • 2007 Twelve, Columbia Records
  • 2012 Banga, Columbia Records

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Seventh Heaven (1972)
  • Early Morning Dream (1972)
  • A Useless Death (1972)
  • Witt (1973)
  • Because The Night (1976), poemas con Tom Verlaine
  • Ha! Ha! Houdini! (1977)
  • Babel (1978)
  • Woolgathering (1992)
  • Early Work (1994)
  • The Coral Sea (1996)
  • Patti Smith Complete (1998)
  • Strange Messenger (2003)
  • Auguries of Innocence (2005)
  • Land 250 (2008)
  • Trois (2008)
  • Just Kids (2010)
  • M Train (2015)
  • Year of the Monkey (2019)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Johnstone, Nick (septembro 1997). Patti Smith: A Biography. Londono: Omnibus Press. ISBN 9780711961937.
  • Bockris, Victor; Roberta Bayley (14a de septembro). Patti Smith: An Unauthorized Biography. Novjorko: Simon & Schuster. ISBN 9780684823638.
  • McNeil, Legs; Gillian McCain (9a de majo). Please Kill Me: The Uncensored Oral History of Punk. Grove Press. ISBN 9780802142641.
  • Stefanko, Frank (24a de oktobro). Patti Smith: American Artist. Insight Editions. ISBN 9781933784069.
  • Tarr, Joe (30a de majo). The Words and Music of Patti Smith. Praeger Publishers. ISBN 9780275994112.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Patti Smith en la hispana Vikipedio.