Paul Ebermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paul EBERMANN)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Paul Ebermann
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1981 (1981-05-04) (42-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paul EBERMANN [paŭl Eberman] (naskiĝis la 4-an de majo 1981) estas germana esperantisto. Li studas matematikon kaj loĝas en Berlino.

Paŭlo eklernis Esperanton en 2001 kaj baldaŭ fariĝis aktivulo ĉe la Berlinaj Studentoj-Esperantistoj. De 2002 ĝis 2004 li organizis germanlingvan mentorprogramon por la Kurso de Esperanto, kiun li poste transdonis al Elisabeth Laika. De 2002 li laboras volontule en la Berlina oficejo de Germana Esperanto-Junularo (GEJ), de 2003 li estas ties oficiala ĉefo. En la sama jaro li fariĝis ano de la novo Interreta Komisiono de GEJ kaj estrarano de Esperanto-Junularo Brandenburgio-Berlino kaj de Esperanto-Junularo Berlino, regiona kaj loka subasocioj de GEJ. De 2005 li estas estrarano de GEJ, de 2006 ties vicprezidanto. Ekde majo ĝis septembro 2009 li servis kiel TEJO-volontulo en Roterdamo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]