Berlinaj Studentoj-Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BSE estas grupo de Berlinaj studentoj-esperantistoj. Ĝi ekestis en 2001, kaj de komenco de 2002 ĝis mezo de 2006 renkontiĝis preskaŭ ĉiusemajne.

Ekde 2008 ĝiaj aktivaĵoj okazas ene de la Esperanto-Junularo Berlin.

Regionaj vesperoj[redakti | redakti fonton]

BSE malregule okazigis dum siaj renkontiĝoj regionajn vesperojn. Tiam iu BSE-ano aŭ gasto prezentis landon aŭ regionon al la aliaj (kaj eblaj gastoj).

Foje tiaj vesperoj okazis sen longa antaŭplanado, ĉar gasto anoncis sin nur mallonge antaŭe, kaj estis petita rakonti pri sia lando aŭ regiono.

Esperanto-Kursoj[redakti | redakti fonton]

La membroj de BSE malregule okazigis semajnfinajn Esperanto-kursojn (10:00-18:00 sabate, 12:00-17:00 dimanĉe) en la Berlina Oficejo de GEJ. La retpaĝaro enhavis aliĝilon, la kotizo estis 10 eŭroj por homoj sub 27 jaroj, 20 eŭroj por aliaj, inkluzive de manĝaĵoj kaj lerniloj. (Finance Esperanto-Junularo Berlin estis respondeca por la kursoj.)

Iam aktivaj membroj[redakti | redakti fonton]

Inter la aktivaj membroj dum kelka tempo estis:

Ligoj[redakti | redakti fonton]