Anna Posingies
Aspekto
| Anna Posingies | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de septembro 1980 (45-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Anna Elisabeth POSINGIES (naskiĝis la 8-an de septembro 1980) estas germana esperantistino kaj matematikisto.
Anna Posingies studis matematikon en la Humboldt-Universitato de Berlino. Ŝi diplomiĝis en 2007 kaj en 2010 doktoriĝis. Dum prelego ŝi ekkonis Anna-Laura Wickström, kiu esperantigis ŝin. Ŝi fariĝis membro de Berlinaj Studentoj-Esperantistoj. Ĝis 2007 ŝi estis estrarano kaj kasisto de Germana Esperanto-Junularo. Ŝi daŭre loĝas en Berlino. Intertempe ankaŭ ŝia fratino Lena lernis paroli Esperanton.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sinprezento Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

