Anna-Laura Wickström
Aspekto
| Anna-Laura Wickström | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 21-an de julio 1980 (45-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Alma mater | Universitato de Zuriko |
| Familio | |
| Patro | Bengt-Arne Wickström |
| Frat(in)o | David-Emil Wickström |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Anna-Laura Haber WICKSTRÖM (naskiĝis la 21-an de julio 1980) estas esperantistino kaj matematikistino.
Anna-Laura Wickström kunfondis la Berlinajn Studentojn-Esperantistojn. De 2003 ĝis 2006 ŝi estis estraranino de Germana Esperanto-Junularo kun respondeco pri ties internaciaj rilatoj. Interalie ŝi estis komisiito de TEJO pri landa agado en Eŭropo kaj kunordigis TEJK, Tut-Eŭropan Junularan Konferencon. Ekde 2007 ĝis 2009 ŝi estis la ĝenerala sekretario de TEJO. Ŝi loĝas en Zuriko.
Anna-Laura studis matematikon kaj esperantigis siajn kunstudantojn Anna Posingies kaj Paul Ebermann. Ŝi estas filino de Bengt-Arne Wickström, profesoro pri ekonomiko, kaj fratino de David-Emil Wickström, eks-prezidanto de TEJO.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sinprezento Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (Esperanto, germana)
- Sinprezento ĉe TEJO Arkivigite je 2010-06-20 per la retarkivo Wayback Machine (Esperanto)
- Gazetartikolo pri Esperanto el la jaro 2005 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (germana)

