Paul Gavarni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gravuraĵo fare de Gavarni.

Paul GAVARNI (Parizo 1804-1866) estas kromnomo de Suplice-Guillaume Chevalier, franca gravuristo. Li faris litografiojn ekde 1824 kaj iĝis unu el la plej elstaraj karikaturistoj el sia epoko. Li kolegis Daumier en la ĵurnalo Charivari kaj kreis pli ol 2700 litografajn desegnojn. La stilo pikanta kaj burleska per kiu Gavarni analizis la tiamajn morojn igas lin referencon en la historio de la karikaturo. Kvankam «Les Lorettes» restis kiel markon de la gavarna streko, oni ne povas forgesi aliajn tipojn kreitajn de lia karikatura streko: Les Enfants terribles, Les Actrices, Les Ètudiants. Hertzel, unu el la plej gravaj eldonistoj de la 19-a jarcento, kiu ekzemple eldonis Jules Verne kaj Victor Hugo, lanĉis plurajn verkojn de Gavarini, precipe la plej riĉaj satiroj.