Paul Lauterbur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paul LAUTERBUR)
Paul Lauterbur
Nobel-premiito
Persona informo
Paul Christian Lauterbur
Naskiĝo 6-an de majo 1929 (1929-05-06)
en Sidney
Morto 27-an de marto 2007 (2007-03-27) (77-jaraĝa)
en Urbana
Mortis per nefropatio vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de PicburgoUniversitato Case Western Reserve • Sidney High School vd
Profesio
Okupo kemiistoprofesorofizikisto • biofizikisto • scienca esploristo vd
Laborkampo kemioradiologio vd
Verkado
Verkoj magneta resonanca bildigo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Christian Lauterbur [pol kristjan laŭterbur], (naskiĝis la 6-an de majo 1929, mortis la 27-an de marto 2007) estis usona kemiisto. En 2003 li partigis kune kun Peter Mansfield [manzfild] la Nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino, pro "iliaj eltrovoj pri magneta resonada bildigado (MRI)".

Lauterbur naskiĝis en Sidney, Ohio, Usono en 1929. Li bakalaŭriĝis en 1951 ĉe Case Institute of Technology, Cleveland, Ohio kaj doktoriĝis en 1962 ĉe la Universitato de Pittsburgh, Pensilvanio. Ĉe la Universitato de Stony Brook, Nov-Jorkio li iĝis profesoro en 1978.

Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj NMR, aŭ nuklea magneta resonado, ĉefe estis uzata por studii la kemian strukturon de substancoj. En la fruaj 1970-aj jaroj la laboroj de Lauterbur kaj Mansfield ebligis la uzon de NMR por fari bildojn de la homa korpo. Tiu proceso estas magneta resonada bildigado, aŭ MRI (el la angla Magnetic Resonance Imaging).

Al Lauterbur oni atribuas la ideon de enkonduki gradientojn en la magneta kampo, kiu eldonas spacan informon, ebligante la produktadon de du-dimensiaj bildoj.

D-ro Lauterbur havis du gefilojn el sia unua geedzeco kun Rose Mary CAPUTO en 1962, kaj unu filinon el sia dua geedzeco kun Joan DAWSON en 1984.

Ekde 1985 li estis profesoro ĉe la Universitato de Ilinojo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]