Paula Denyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paula Denyer
Persona informo
Naskonomo Paul Charles Denyer
Naskiĝo 14-an de aprilo 1972 (1972-04-14) (52-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo krimulo • seria murdisto
vdr

Paula Denyer (naskiĝis la 14-an de aprilo 1972 kiel Paul Charles Denyer) estas aŭstralia seria murdisto. Ŝi estas ĝismorte malliberigita en la forte sekurigita malliberejo HM Prison Barwon pro la murdoj je Elizabeth Stevens (18), Debbie Fream (22) kaj Natalie Russell (17) en Viktorio en 1993.

Denyer estas ankaŭ konata kiel la Frankston Serial Killer pro la regiono en Viktorio, kie ŝi dum 7 semajnoj faris la tri murdojn. Ŝi deklaris al la polico, ke ŝi faris tiujn agojn, ĉar ŝi 'simple malamas virinojn'.

Aresto[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tri viktimoj de Denyer estis trovitaj kun severaj pikvundoj. Pikvundo je ŝia mana dikfingro de la lasta murdo kaŭzis ŝian senmaskigon. Denyer ne havis bonan klarigon por la polico. Oni eltrovis, ke la vundeto genetike kongruis kun la haŭto trovita en la tranĉita gorĝo de la viktimo.

Genroidenteco[redakti | redakti fonton]

Denyer komencis identiĝi en 2003 por la unua fojo kiel virino. Ŝi diris, ke genra disforio kaŭzis, ke ŝi faris la murdojn, kiel venĝo je virinoj.