Paula Ortiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paula Ortiz
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1979 (1979-01-08) (45-jaraĝa)
en Zaragozo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de ZaragozoUniversitato Aŭtonoma de BarcelonoUniversitato de Novjorko
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoverkisto • universitata instruisto
vdr

Paula ORTIZ Álvarez (Zaragozo, 8a de januaro 1979) estas hispana reĝisorino, scenaristino kaj produktorino. Per sia unua filmo, nome De tu ventana a la mía, ŝi estis nomumtia al Goya-premio 2011 al plej bona nova reĝisoro kaj ricevis la premion Pilar Miró 2011 en la Seminci de Valadolido.​[1]

Ŝi gradiĝis en la Universitato de Zaragozo, tie eklaboris en kinaj fakoj kaj doktoriĝis per doktoriga disertacio pri scenaroj nome El guion cinematográfico: actualización de sus bases teóricas y prácticas, direktorita de Agustín Sánchez Vidal kaj prezentita la 31an de januaro 2011 en la Universidad de Zaragoza.[2] Poste ŝi daŭrigis siajn kinstudojn en la Universitato de Novjorko kaj en la Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso.

Ŝi instruis en diversaj universitatoj kaj laboris ankaŭ por reklamado. En 2010, Paula Ortiz fondis produktoran kompanion Amapola films kun Kike Mora, Raúl García kaj Jesús Bosqued.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficiala retejo de la Seminci. Arkivita la 2an de aprilo 2012 en Wayback Machine. Konsultita la 2an de decembro 2012.
  2. ŝlipo de la doktoriga disertacio Konsultita la 30an de septiembre 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paula Ortiz en la hispana Vikipedio.