Saltu al enhavo

Pave Maijanen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pave Maijanen
Persona informo
Naskonomo Pekka Juhani Maijanen
Aliaj nomoj Pave Maijanen • Paavo Maijanen • Maija Paavonen • M. Paavonen
Naskiĝo 3-an de septembro 1950 (1950-09-03)
en Lappeenranta
Morto 16-an de januaro 2021 (2021-01-16) (70-jaraĝa)
Lingvoj finnaangla
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo kantisto
gitaristo
muzikproduktisto
drumisto
kantaŭtoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pekka Juhani "Pave" MAIJANEN (3-an de septembro 195016-an de januaro 2021) estis finna kantisto, kantokomponisto, gitaristo, basisto kaj klavarinstrumentisto. Liaj konataj kantoj estas ekzemple Lähtisitkö? kaj Pidä huolta, Jano kaj Elämän nälkä. Cetere pro sia solkariero, li estas konata pri membreco en bandoj kaj klavarinstrumentaro de Dingo kaj Hurriganes. En Eŭrovido-kantokonkurso 1992 li reprezentis sian landon kun kanto "Yamma Yamma". Maijanen ricevis sian unuan instrumenton, buŝharmonikon, estante nur 6-jara. Per ĝi li ludis siajn unuajn prezentojn. La unua bando, al kiu li apartenis, estis The Top Cats. En bando Ours li ludis ekzemple gitaron. Li ankaŭ ludis hokeon. Maijanen kantis antaŭe en angla, sed en komenco de 1980-aj jaroj li fondis bandon, kie li kantis en finna. Lia kanto Pidä huolta iĝis unu el plej grandaj ŝlagroj de jaro 1981. Li faris siajn kantojn normale mem. En 1990-aj jaroj li estis membro de bando, kies aliaj membroj estis Hector, Kirka kaj Pepe Willberg. Post partopreno en tiu bando, li provis fari novan solkarieron. Ĝi sukcesis malbone. Li kaj lia edzino Liisa havas du infanojn. Pave estis aktiva veteranohokeisto. Pave ricevis ALS-malsanon. Li mortis pro la malsano en januaro 2021. En aprilo 2021 aperis biografio de Pave.