Pavel Ĉekov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Ĉekov
fikcia homo • literatura rolulo • homo en Star Trek • fikciulo en televida serio
Kreita de Gene Roddenberry
Verko Stela Vojaĝo: La Origina Serio
The Rise and Fall of Khan Noonien Singh, Volume 2
Mission to Horatius
For the World Is Hollow and I Have Touched the Sky
The Tholian Web
Is There in Truth No Beauty?
Day of the Dove
The Paradise Syndrome
Who Mourns for Adonais?
Amok Time
Star Trek: Starship Creator
Star Trek Trexels
The Star Trek Book
Star Trek: The Original Series Core Game Book
Rolita de Walter Koenig
Informoj
Sekso vira
Edukejo Stelŝiparo
Okupo sekuriga oficiro • vickomandanto • stiristo • navigisto
vdr

Pavel Andrejeviĉ ĈEKOV (Ĉeĥov)cirile Павел Андреевич Чехов, en angla literumo Pavel Andreievich Chekov — estas rolo el la fikcia universo de la sciencfikciaj filmoj Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis navigisto de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A), kvankam li aperas nur ekde la dua grupo de epizodoj. Lian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktoro Walter Koenig. La vojon de la tiutempe nur 17-jara Pavel Ĉekov al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la junulo transprenas la aktoro Anton Jelĉin.

En la unua kineja filmo pri la stelŝipo li estas levita ĝis la rango de leŭtenanto, kaj en la dua kineja filmo jam estas leŭtenanta komandanto en la funkcio de unua oficiro de la stelŝipo USS Reliant. Poste li reservas kiel navigisto kaj sekureca oficiro en la teamo de la stelŝipo Enterprise.

Ĉekov, kiel menciite, ekrane nur aperas en la dua grupo de epizodoj je la origina televida serio. Tamen probable li jam pli frue deĵoras en la stelŝipo, ĉar li bone konas detalojn de pli fruaj eventoj. Laŭ historio publikigata de Gene Roddenberry, la kreinto de la serio, lia rolo estis enkondukata por aldoni reprezentanton el orienta Eŭropo, konsiderante ke dum la 1960-aj jaroj Sovetunio estis gvida potenco pri kosma esplorado. Dum la tiam ankoraŭ ardanta Malvarma Milito ŝajnis aparte utopia ideo, ke en esplora veturilo de la fikcia stelŝiparo, komuna organizaĵo de la ne nur tut-tera, sed inter-planeda Unuiĝinta Federacio de Planedoj kunlaboru usonanoj kaj rusoj, azianoj, eŭopanoj, afrikanoj kaj homoj el aliaj partoj de la Tero kun pliaj aliplanedaj homsimilaj vivoformoj.

Ĉekov kaj en la originala anglalingva versio kaj en alilingvaj sinkronizoj (ekzemple la germanlingva) parolas kun forta rusa akĉento. Li ankaŭ prezentiĝas kiel rusa patrioto, kiu ofte atribuas konatajn aĵojn al rusiaj inventistoj, kaj asertas ke ekzemple la biblia paradizo kompreneble situas proksime de Moskvo.