Pavilono Anthropos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavilono Anthropos
muzeo
Lando Ĉeĥio vd
Situo Pisárky
Koordinatoj 49° 11′ 31″ N, 16° 34′ 1″ O (mapo)49.1919444416.56694444Koordinatoj: 49° 11′ 31″ N, 16° 34′ 1″ O (mapo)
Pavilono Anthropos (Brno)
Pavilono Anthropos (Brno)
DEC
Pavilono Anthropos
Pavilono Anthropos
Situo de Pavilono Anthropos
Map
Pavilono Anthropos
Retpaĝo http://www.mzm.cz/pavilon-anthropos/
vdr

Pavilono Anthropos estas muzeo en Brno dediĉita al prahistorio de la homo.

D-ro Karel Absolon kolektis inter la du mondmilitoj sufiĉe multan materialon, kiun li prezentis en ekspozicio nomata "Anthropos" en 1928. La ekspozicion forigis la Dua mondmilito, sed post la milito d-ro Jan Jelínek kun arkitekto František Šteflíček konstruis por la materialo pavilonon, kiu estis finita en 1962.

Enirejo

En 2003 ĝi estis fermita kaj en la mezo de 2006 post rekonstruoj denove disponigita al la publiko.

Plej ŝatata eksponaĵo estas statuo de mamuto (en Moravio estis trovitaj spuroj pri pratempaj mamut-ĉasantoj).

La unua parto de la ekspoziciejo konsistas el tri ekspozicioj:

  • Moravio de ĉasantoj kaj plukantoj
  • La plej malnova arto de Eŭropo
  • Paleolitikaj teknologioj

En la dua parto oni trovas:

  • Genetiko en evoluo de homo
  • La rakonto de la homa specio
  • Primatoj nia familio

La tria parto estas nove konstruita kaj alportas

  • novaĵojn en arkeologio, antropologio, genetiko
  • inter-aktivan prezentadon danke al aŭdo-vida tekniko
  • dioramojn de natura medio por la prahistoriaj ĉasantoj kaj bestoj inkluzive de la mamuto, kiu nun estas ĉirkaŭita per la naturo (antaŭe ĝi staris meze de salono sur piedestalo)

Plie la pavilono prezentas ekspoziciojn

  • Bosnio - fotoj el 1905 de Rudolf Bruner-Dvořák
  • Sur la gorĝo belaĵo - ekspozicio de kolieroj el Afriko, Ameriko kaj Hindio el pratempo, mezepoko kaj nuntempo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.