Paziriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavaliro, Pazirika felta artefaritaĵo, ĉ. 300 a.K..

Paziriko ('Pazyryk') estas loka nomo de valo en Altajo, situanta en la siberia parto de Rusio kaj sude de la moderna urbo Novosibirsko, proksime al la limoj de Ĉinio, Kazaĥstano kaj Mongolio. Ĝi estas parto de la Ukok-ebenaĵo, kie oni trovis multajn praajn skitajn kurganojn el la bronza epoko.

Kelkaj kurganoj estis elfositaj de la arĥaeologo Sergej Ivanoviĉ Rudenko, komence de la 1920-aj jaroj. Ĉar multaj kurganoj estis prirabitaj jam pli frue, li elterigis ĉefe ĉevalojn, teksaĵojn, feltajn kaj lanajn kovrotukojn, inkluzive la plej malnovan teksitan tapiŝon de la mondo kaj aliajn elstarajn objektojn. Oni trovis kelkajn netuŝitajn kurganojn. La kadavroj estis konservitaj per mumiigaj teknikoj kaj ili estis nature frostiĝintaj pro la akvo enfiltriĝinta en la tombejon.

Tatuita ĉefo[redakti | redakti fonton]

La plej okulfrapa malkovro de Rudenko estis la korpo de la tatuita Pazirika ĉefo: la fort-statua viro mortis en la aĝo de 50. Parto de lia korpo estis putrinta, sed plimulto de la tatuoj estis klare videbla. La konservitaj tatuoj montras montarajn bestojn kiel cervojn aŭ kaprojn.

"Glacia servistino:" (4-a jc a.K.)[redakti | redakti fonton]

La plej fama neprirabita Pazirika kurgano enhavis la "glacian servistinon" trovitan de la arĥeologo Natalja Polosmak en 1993. Ĝi estas rara ekzemplo pri virino kun ligna tombeja ĉambro, akompanita kun ses ĉevaloj. Ĝi kuŝis dum 2,400 jaroj en saliko-trunka ĉerko. Sur la ekstera flanko estis stilizitaj bildoj de cervoj kaj neĝaj leopardoj ĉizitaj en ledon. Post la entombigo, la kurgano venis al permafrosto (daŭre-frosta stato)

La korpo estis balzamita per torfo kaj arboŝelo, en dormanta pozicio.