Paŭlovnio
Aspekto
Paŭlovnio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Paulownia imperialis
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Paulownia Siebold & Zucc. | ||||||||||||
Inter 6 kaj 17 specioj, inter ili: | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Paŭlovnio (Paulownia) estas la sola genro en la familio de paŭlovniacoj (Paulowniaceae). La specioj estas falfoliaj arboj kun de bluete violaj ĝis preskaŭ blankaj floroj en akselaj cumoj; estas 6 specioj el Orienta Azio, kelkaj kultivataj por ornamo aŭ por ligno uzata en meblofarado.[1] La genro prenas sian nomon de Anna Paulowna, filino de Caro Paŭlo la 1-a (Rusio) kaj edzino de reĝo Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro enhavas 6 ĝis 17 speciojn, depende de la aŭtoro.
- Paulownia catalpifolia
- Paulownia elongata
- Paulownia fargesii
- Paulownia fortunei
- Paulownia kawakamii
- Paulownia taiwaniana
- Ĉina paŭlovnio (Paulownia tomentosa)