Pedra Branca (Tasmanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedra Branca kaj Eddistone (1823)

Pedra Branca (blanka ŝtono en portugala) estas 2.5 ha roko aŭ malgranda insulo ĉirkaŭ 26 km sud-sudoriente de Sudorienta Kabo, Tasmanio, en sudorienta Aŭstralio. Ĝi estas konata pro sia neatingebleco, riĉa mara natura vivo, malseka kaj venta vetero, interesa geologio kaj grandaj ondoj. Ĝi estas parto de la Sudokcidenta Nacia Parko, kaj tiele ankaŭ de la Mondhereda Loko Tasmanian Wilderness.

Laŭ historiisto Kenneth McIntyre, Pedra Branca estas unu el nur du aŭstraliaj lokoj kun nomo de portugala deveno, dum la alia estus la insuloj Houtman Abrolhos en Okcidenta Aŭstralio.