Saltu al enhavo

Pedro-Rodríguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro-Rodríguez
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 4° 47′ U (mapo)40.936944444444-4.785Koordinatoj: 40° 56′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 879 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pedro-Rodríguez (Provinco Avilo)
Pedro-Rodríguez (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Pedro-Rodríguez
Pedro-Rodríguez (Hispanio)
Pedro-Rodríguez (Hispanio)
DEC
Situo de Pedro-Rodríguez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedro-Rodríguez [+]
vdr

Pedro-Rodríguez [PEdro roDRIgez] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Pedro Rodríguez estas nomo de iama loĝanto aŭ posedanto.

Pedro-Rodríguez en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Rivero Arevalillo.
Preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 135 loĝantojn. Ĝi perdis 330 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 17 km de Arévalo, komarka ĉefurbo.

Ĝi limas kun Tiñosillos, San Vicente de Arévalo, Cabizuela, El Bohodón kaj Cabezas de Alambre. Je 1 km fluas la rivero Arevalillo.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de 1250. De pasinteco restas preĝejo kun mudeĥara absido kaj retablo de la 16-a jarcento kaj ruinoj de muelejo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]