Pedro Aznar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pedro Aznar

Pedro AZNAR (n. la 23-an de julio 1959 en Bonaero) estas argentina komponisto, kantisto, orkestrestro, aranĝisto, verkisto kaj multmuzikinstrumentludisto.

Li estis basgitaristo de Serú Girán, kiu estas unu el la plej grandaj rokmuzikaj grupoj de Argentino. Li estis ankaŭ muzikisto ĉe Pat Metheny Group, kie li ludis multe da instrumentoj.