Saltu al enhavo

Pedro Casals

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Casals
Persona informo
Pedro Casals Aldama
Naskiĝo 20-an de julio 1944 (1944-07-20) (79-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro CASALS Aldama (Barcelono, 20a de julio 1944 - Barcelono, 28a de decembro 2021) estis hispana verkisto kaj inĝeniero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li gradiĝis en juro kaj psikologio, pliigis studojn en Usono kaj Francio. Li doktoriĝis en Industria Inĝenierarto, kiel fakulo en teknologio pri manĝaĵoj. Li estis profesoro de Psikosociologio en la Politeknika Universitato de Barcelono kaj de Hispana Literaturo en la Universitato de San Diego.​ Dum sia restado en Usono, li laboris por la Departemento de Agrikulturo kaj por la NASA, en unu de la nutroprogramoj de kosmonaŭtoj de la Projekto Apollo.​

Li ekkarieris literature pere de sia frato Mauricio Casals kiel agentejo.​ En 1981 li publikigis El primer poder, la unua de serio de dek du romanoj de krimromanoj, protagonistigitaj de la advokato kaj esploristo Lic Salinas. Li komerce sukcesis per la unuaj eroj, bazitaj en tiutempaj temoj kiel terorismo, la Puĉo de 1981 aŭ la veneniga malsano okazigita per poluado de kolzoleo el 1981. El 1986, per La jeringuilla, finalisto de la Premio Planeta de tiu jaro, la serio centriĝis en intrigoj pri drogotrafiko. Per la deka ero de la kolekto, nome El infante de la noche, li venkis en la Premio de la Ateneo de Sevilo en 1992.

Krom la serio de Salinas, en 1986 li publikigis la poemaron Adentros de mis arcanos, venkinto de la premio Ibn Jafaya. En 1989 li estis denove finalisto de la Premio Planeta per la historia romano Las hogueras del rey. Kompletas lian verkaron romanoj porjunularaj, de detektivaj aventuroj kaj fikcio, inklude la serion Las aventuras de Héctor kaj la kolekton de interagado El club de los ciberchavales en kiu li enkondukis la koncepton de rilatoj inter junuloj pere de interreto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • El primer poder, 1981 (Serie Lic Salinas)
  • El intermediario, 1983 (Serie Lic Salinas)
  • Anónimos contra el banquero, 1984 (Serie Lic Salinas)
  • ¿Por qué mataron a Felipe?, 1985 (Serie Lic Salinas)
  • ¿Quién venció en febrero?, 1985 (Serie Lic Salinas)
  • La jeringuilla, 1986 (Serie Lic Salinas)
  • Disparando cocaína, 1986 (Serie Lic Salinas)
  • El señor de la coca, 1987 (Serie Lic Salinas)
  • Hagan juego, 1988 (Serie Lic Salinas)
  • Las hogueras del rey, 1989
  • El infante de la noche, 1992 (Serie Lic Salinas)
  • Las amapolas, 1995 (Serie Lic Salinas)
  • Recuerda que eres mortal, 1998 (Serie Lic Salinas)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Adentros de mis arcanos, 1986

Porjunulaj noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Asesinato en la sala de profesores, 1989 (Serio Las aventuras de Héctor)
  • El enigma de las monedas de oro, 1989 (Serio Las aventuras de Héctor)
  • El fantasma de la casa del bosque, 1989 (Serio Las aventuras de Héctor)
  • Héctor en Disneyland, 1989 (Serio Las aventuras de Héctor)
  • El misterio de los traficantes de arte, 1989 (Serio Las aventuras de Héctor)
  • El tesoro del acantilado, 1990 (Serio Las aventuras de Héctor)
  • Enigma en Internet, 1996 (Serio El club de los ciberchavales)
  • ¡Hilka secuestrada!, 1996 (Serio El club de los ciberchavales)
  • Un orangután en Collserola, 1996 (Serio El club de los ciberchavales)
  • La secta del fin del mundo, 1996 (Serio El club de los ciberchavales)
  • Perdido en el ciberespacio, 1997 (Serio El club de los ciberchavales)
  • Piratas en la red, 1997 (Serio El club de los ciberchavales)
  • El enigma de los nuevos piratas, 2005
  • El segrest de la cantant de rock, 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]