Pedro Infante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Infante
Persona informo
Naskonomo Pedro Infante Cruz
Naskiĝo 18-an de novembro 1917 (1917-11-18)
en Mazatlán
Morto 15-an de aprilo 1957 (1957-04-15) (39-jaraĝa)
en Mérida
Mortokialo aviadila akcidento
Tombo Panteón Jardín
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Familio
Edz(in)o Irma Dorantes
Amkunulo Lupita Torrentera • Silvia Pinal
Infanoj Pedro Infante Torrentera • Lupita Infante Torrentera
Okupo
Okupo aktorokantisto • filmaktoro • lignaĵisto • teatra aktoro • televida aktoro • piloto
vdr

Pedro INFANTE (Mazatlán, Sinaloa; 18-a de Novembro 1917 - Mérida, Jukatano; 15-a de Aprilo 1957) estis meksika kantisto kaj aktoro. Li estas konsiderata unu de la aktoroj plej memoritaj de la kino en Meksiko.[1][2]

Ekde 1939 li aperis en pli ol 60 filmoj, kaj ekde 1943 li registris proksimume 314 kantojn de la muzikĝenro ranchera. Pro sia ludado en la filmo Tizoc (1956), li ricevis Arĝentan Urson[3] en la Berlinale en la kategorio al «Plej bonkvalita ĉefaktoro», kaj Orglobon al la Plej bonkvalita eksterlanda filmo.

Li personigis la rolulon Pepe el Toro en la trilogio de filmoj: Nosotros los pobres (1947), Ustedes los ricos (1948), kaj kvar jarojn poste, Pepe El Toro (1952). Aliaj filmoj estis Los tres García (1947), Vuelven los García (1947), Los tres huastecos (1948), Dicen que soy mujeriego (1949), El seminarista (1949), La mujer que yo perdí (1949), Sobre las olas (1950), A toda máquina (1951), ¿Qué te ha dado esa mujer? (1951), Ahí viene Martín Corona (1951), Los hijos de María Morales (1952), kaj Dos tipos de cuidado (1953).

Li estis entuziasmulo de aviado kaj pilotis. Li suferis du aviadilajn akcidentojn. En la tria, nome la 15an de Aprilo 1957, li mortis kiam lia aviadilo falis sur la centro de Mérida. Tio kreskigis lian famon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Pedro Infante: ícono del cine mexicano». contigoenladistancia.cultura.gob.mx. Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  2. «Pedro Infante, 100 años de un icono mexicano». El País. 18a de Novembro 2017. Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.
  3. | Berlinale | Archive | Annual Archives | 1957 | Programme Konsultita la 22an de Aŭgusto 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 40 años sin Pedro Infante, Cine Confidencial, Edmundo Pérez Medina. 1997.
  • Pedro Infante, Edmundo Pérez Medina. Mina Editores. 2007