Pedro Tenorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Tenorio
hispana ekleziulo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1328
en Talavera de la Reina
Morto 18-an de majo 1399 (1399-05-18)
en Toledo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanalatina vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Ĉefepiskopo de Toledo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La arkiepiskopo Pedro Tenorio Matías Moreno González (Museo del Prado).
Blazono de Pedro Tenorio kiel arkiepiskopo de Toledo.

Pedro Tenorio (Talavera de la Reina, ĉ. 1328 - Toledo, 18-a de Majo de 1399) estis hispana ekleziulo kaj arkiepiskopo.

Li estis de familio de gravuloj, havis ekleziajn postenojn en Toro kaj Zamora. Li apogis la flankon de la Dinastio de Trastamaro en la kastilia enlanda miliuto, pro kio li devis ekziliĝi al Francio kaj al Italio, kion profitis por studi kaj eĉ instrui kanonan juron en Romo. En 1371 li iĝis episkopo de Koimbro. Kontraŭ la volo de la reĝo Henriko la 2-a, la papo Gregorio la 11-a nomumis lin arkiepiskopo de Toledo.

Li ludis gravan rolon en konstruoj ĉe la Katedralo de Toledo. Ankaŭ por la konstruo de du pontoj super la rivero Taĵo: nome la Ponto de Sankta Marteno en la urbo Toledo mem kaj la nomita liahonore la Ponto de la Arkiepiskopo, proksime de Talavera (nune en la samnoma municipo El Puente del Arzobispo).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pérez de Guzmán, Fernán. Generaciones y semblanzas, edit. Espasa-Calpe. Madrid, 1979.
  • Suárez Fernández, Luis. Estudios sobre el régimen monárquico de Enrique III de Castilla. Madrid, CSIC, 1953.

External links[redakti | redakti fonton]