Pedrosa del Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedrosa del Rey
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47112
Demografio
Loĝantaro 150  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 5° 12′ U (mapo)41.556111111111-5.2061111111111Koordinatoj: 41° 33′ N, 5° 12′ U (mapo) [+]
Alto 724 m [+]
Areo 52 km² (5 200 ha) [+]
Pedrosa del Rey (Provinco Valadolido)
Pedrosa del Rey (Provinco Valadolido)
DEC
Pedrosa del Rey
Pedrosa del Rey
Situo de Pedrosa del Rey
Pedrosa del Rey (Hispanio)
Pedrosa del Rey (Hispanio)
DEC
Pedrosa del Rey
Pedrosa del Rey
Situo de Pedrosa del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedrosa del Rey [+]
vdr

Pedrosa del Rey [peDROsa delREJ] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco, kaj tre ofte atribuita al la komarko Vintero, en hispana Tierra del Vino (Tero de Vino). Pedrosa del Rey estas etimologie komprenebla kiel Ŝtonejo de la Reĝo.

Pedrosa del Rey en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio enhavas la loĝlokojn Villaester de Arriba kaj Villaester de Abajo, okupas totalan areon de 51,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 155 loĝantojn. Ĝi perdis 120 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 51 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La 20an de Aŭgusto 1809, Juan Martín Díez, El Empecinado, batalis en Pedrosa del Rey kontraŭ franca roto kiu devis fuĝi al Morales de Toro. La franca kolonestro vundis brake na El Empecinado, kaj tiu kolera mortigis la francon brutale frakasante lian vizaĝon per ŝtono. El Pedrosa li iris al Pollos, kie vundis lin kuracisto de Tordesillas.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]