Pektoralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pektoralo estas la nomo de du tipoj de brustaj muskoloj, la maĵora kaj la minora pektoralo (Musculus pectoralis major kaj Musculus pectoralis minor)[1]. Tiuj muskoloj ligas la antaŭan parton de la homa brusto al la ostoj de la ŝultro kaj de la supra parto de brako.

Pektoralis major

Maĵora pektoralo[redakti | redakti fonton]

La Musculus pectoralis major (el la latina: musculus, muskolo kaj pectus, brusto) estas dika, ventumilforma muskolo, situanta en la antaŭa parto de la homa brusto. Ligita al la klaviklo kaj la ripoj, ĝi regas la movojn de la humero. Ĝi formas la plejgrandan parton de la brustomuskoloj kaj etendiĝas sub la mamo. La "kulturistoj" dikigas siajn maĵorajn pektoralojn per serioj da puŝlevoj.

Pectoralis minor

Minora pektoralo[redakti | redakti fonton]

La Musculus pectoralis minor estas maldika, triangula muskolo situanta sub la maĵora pektoralo. Ĝi estas ligita al la ripoj kaj al la supra angulo de la skapolo.

En la brusto estas ankaŭ aliaj muskolojn, aparte la interripaj muskoloj, kiuj partoprenas al la movoj de ripoj helpante la spiradon.

Ĉiuflanke de la torako estas serato (Serratus anterior) etendita de la unuaj 10 ripoj ĝis la rando de la skapulo. Ĝi estas maldika, larĝa kaj kvarlatera.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Difino laŭ NPIV [1]