Pelagio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pelagio (latine Pelagius) estis monaĥo de Britanio, asketa kaj reformisto, kiu vivis inter la 4-a kaj 5-a jarcentoj p.K. Li suferis akran persekutadon de la Katolika Eklezio post lia fondiĝo de nova tendenco de la Kristanismo (konsiderata kiel herezo) kiu neis la dogmon de la Prapeko. Paradokse, antaŭ tio li ĝuis popularecon en la roma kurio kaj eĉ Sankta Aŭgusteno, kiu poste konvertiĝis en unu el la plej akraj kritikistoj, difinis lin kiel «sankta viro».