Pemba (Mozambiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pemba estas grandurbo, diocezo kaj havenurbo en Mozambiko. Dum la portugala dominado la oficiala loknomo estis "Porto Amélia".

Mapo pri Mozambiko, kie Pemba estas trovebla en la nordorienta parto laŭ la oceano

Bazaj informoj

Geografio

Pemba situas sur ebenaĵo en la nordorienta sekcio de la lando laŭ Hinda Oceano.

Historio

Porto Amélia estis fondita en 1904. En 1975 la urbo prenis la nun uzatan nomon.

Trafiko

Pemba havas flughavenon. Tie finiĝas ĉefvojo el Lichinga.

Klimato

En Pemba la averaĝa temperaturo varias inter 18-31 °C. Jare pluvas po 873 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter decembro-marto.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj