Penguily
Aspekto
(Alidirektita el Pengilli)
Penguily / Pengilli | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Saint-Brieuc | ||
Kantono | Plénée-Jugon / Plened-Yugon | ||
Komunumaro | Lamballe Terre et Mer | ||
INSEE kodo | 22165 [+] | ||
Poŝtkodo | 22510 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 607 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 58 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 22′ N, 2° 30′ U (mapo)48.372222222222-2.495Koordinatoj: 48° 22′ N, 2° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Areo | 10,49 km² (1 049 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Penguily [+] | |||
Penguily (jen france, prononco [pɛ̃gili], bretone Pengilli) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 607 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]- La kapelo de Aile des Haies estis altigita al subparoĥo de Landéhen en 1719 kun la nomo Penguilly Aile des Hays venanta de la senjorlando de Penguilly.
- Tiu subparoĥo estis enklavigita en la episkoplando de Saint-Brieuc, estante tamen parto de la dekanlando de Coëtmieux dependanta de la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Teodoro de Octodure.
- 1790: altigita al komunumo
- 1793: alligita al la spirita potenco de la paroĥo de Saint-Glen
- reprenis la nomon Aile des Haies.
- 1802: ĝia nomo estis definitive ŝanĝita al Penguily
- 1830: interŝanĝis kun la tiutempa komunumo Maroué (poste parto de Lamballe, ekde 2019 de Lamballe-Armor) la enklavon "La Grenouillères" en tiu komunumo kontraŭ la vilaĝo La Gabinière
- 1847: altigita al paroĥo
- 1856: pligrandiĝis per sekcio de Plénée-Jugon enhavanta la vilaĝojn: La Cantonnière, La Ville-Bernier, Les Breuils, La Bretannière, La Ville-Pierre kaj Le Bel-Orient
- 1-an de aprilo 1973: kunigita al la komunumo Saint-Glen
- 5-an de julio 1984: refariĝinta aŭtonoma komunumo
Heraldiko
[redakti | redakti fonton] Vidu ankaŭ: Blazonaro de la komunumoj de Côtes-d'Armor
La komunuma blazono videblas en la informkesto supre dekstre. La heraldika priskribo estas france D'argent aŭ trois fleurs de lys de gueules kaj esperante arĝenta kun tri ruĝaj lilifloroj.
Elstaruloj ligitaj al Penguily
[redakti | redakti fonton]- Jeanne Chassin du Guerny, skribistino (aŭtora nomo: Jeanne Danio), mortinta en 1944, en la kastelo de La Saudraye en Penguily [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|