Penko Petrov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Penko PETROV (naskiĝis en 1880; mortis la 15-an de januaro 1978 en Jambol) estis bulgara esperantisto, dojeno de Veterana Esperantista Klubo, kio signifas - la plej malnova esperantisto en la mondo.

Petrov lernis Esperanton en 1899, korespondis kun Zamenhof kaj multaj aliaj famaj pioniroj, estis delegito de UEA jam en 1911 kaj ankoraŭ en 1970, verkis multajn artikolojn pri Esperanto kaj tradukis literaturaĵojn, instruis la lingvon en mezlernejoj, partoprenis plurajn internaciajn Esperanto-kongresojn kaj estis plananta mallongan viziton al la 63-a UK 1978 en Varna.