Pentametro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Je metriko, la pentametro[1] (antikve-greke πεντάμετρος, latine pentameter) estas klasika metro, laŭ kiu ĉiu verso konsistas el ses piedoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Etimologie, la nomo “pentametro” devenas de la helena vorto pente πέντε “kvin”, kiu estas la nombro de piedoj; tamen, fakte la metroj nomitaj pentametro ofte havas unu kroman piedon (inkluzive de la originala klasika pentametro).

Pentametro en klasikaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La daktila pentametro estis la originala pentametro de la klasikaj Eŭropaj lingvoj (latino, antikva greka lingvo). La metriko de la klasikaj Eŭropaj lingvoj estas kalkulata laŭ la silaba longo: ĉu longa (—) aŭ mallonga (◡).

Jen la skemo de la antikva pentametro:

—⏕ —⏕ — ‖ —⏕ —⏕ ⏓

La daktila pentametra verso konsistas el du hemistikoj dividitaj per cezuro (‖). Ĉiu hemistiko konsistas el du daktiloj (—◡◡), sekvita de longa silabo. Ajna daktilo estas anstataŭigebla per spondeo (——); la lasta longa silabo en la verso estas anstataŭigebla per mallonga silabo, laŭ la regulo de mallongaĵo anstataŭ longaĵo (latine brevis in longo).

Malgraŭ la etimologio de la nomo, la klasika daktila pentametro fakte konsistas el ses piedoj: kvar daktiloj kaj du longvaj silaboj. Tio estas ĉar la du hemistikfinaj piedoj estas tiel longa kiel duono de la aliaj piedoj (daktiloj), kaj estas kalkulataj kiel “piedoduonoj”.

Ekzemple:

Nec volo quod cruciat, nec volo quod satiat.
—◡◡ —◡◡ — ‖ —◡◡ —◡◡ —
“Mi volas nek tion, kio krucumas, nek tion, kio satigas.”

(El la Epigramoj de Marcialo)

Pentametro en modernaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En multaj modernaj Eŭropaj lingvoj, ekzemple en la germana, la angla, kaj Esperanto, la metriko estas kalkulata laŭ la akcenteco de silaboj: ĉu akcenta (—) aŭ senakcenta (◡). Poetoj en tiuj modernaj Eŭropaj lingvoj, kies metriko estis akcenta, ne silablonga, imitis la klasikan metron analoge. Ekzemple, germanlingve, la pentametro adaptiĝis jene:

—◡(◡) —◡(◡) — ‖ —◡◡ —◡◡ —

La daktiloj estas antataŭigeblaj per simplaj trokeoj en la unua hemistiko (sed ne en la dua).

Ekzemple,

Hoch in heiterer Luft siehet der Falke sich um.
—◡ —◡◡ — ‖ —◡◡ —◡◡ —
“Alte en klara aero rigardas la falko ĉirkaŭ si.”

(el La Vaganto [germane Der Wanderer] far Friedrich Hölderlin)

Aliaj metroj nomitaj pentametro[redakti | redakti fonton]

En naciaj lingvoj, metroj enhavantaj kvin piedojn (malsimile al la vera pentametro) nomiĝas pentametroj; tamen, laŭ la Nova Plena Ilustrita Vortaro, tiuj metroj ne nomĝias “pentametro” en Esperanto, sed “kvinjambo”, “kvintrokeo”, “kvinanapesto” ktp. laŭ siaj enhavoj.[1]

Kvinjambo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kvinjambo.

Laŭ la kvinjambo, ĉiu verso konsistas el kvin jamboj (◡—):

◡— ◡— ◡— ◡— ◡— (◡)

Kelkfoje, eblas kroma fina mallonga silabo.

Kvintrokeo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kvintrokeo, ĉiu verso konsistas el kvin trokeoj (—◡):

—◡ —◡ —◡ —◡ —◡

Kelke da trokeoj estas anstataŭigeblaj per

Ekzemple:

En la mondon venis nova sento,
◡◡ —◡ —◡ —◡ —◡
Tra la mondo iras forta voko;
◡◡ —◡ —◡ —◡ —◡
Per flugiloj de facila vento
◡◡ —◡ ◡◡ —◡ —◡
Nun de loko flugu ĝi al loko.
◡◡ —◡ —◡ ◡◡ —◡

(El “La Espero” far L. L. Zamenhof)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]