Pentele-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentele-ponto
aŭtovoja ponto
Estiĝo 2007
Malfermo 2007
Lando Hungario vd
Situo Dunaújváros
Situo
Geografia situo 46° 54′ 11″ N, 18° 57′ 27″ O (mapo)46.9031472218.95752222Koordinatoj: 46° 54′ 11″ N, 18° 57′ 27″ O (mapo)
Pentele-ponto (Hungario)
Pentele-ponto (Hungario)
DEC
Pentele-ponto
Pentele-ponto
Lokigo de Hungario en mondo
Situo de Pentele-ponto
Map
Pentele-ponto
vdr
Flosigo de la ponto.

La Pentele-ponto estas ponto en meza Hungario trans la Danubo, interligante la urbon Dunaújváros al Dunavecse. Ĝi estis konstruita de 2005 ĝis 2007.

La aŭtostrado havas 6 trakojn (kun la paneaj trakoj), plie biciklovojon kaj trotuaron. La ponto kostis 43 miliardojn da hungara forinto, kun la alkondukaj vojoj eĉ 54 miliardojn da HUF, kalkulante je 2007-a preznivelo. Ĝi estos parto de la planata aŭtostrado M8.

La nomo Pentele-ponto aludas je vilaĝo Dunapentele, kiu situis sur loko de Dunaújváros, antaŭ komenco de la stalinisma urbokonstruado.

Teknikaj informoj[redakti | redakti fonton]

La tuta vojo de la ponto estas 1682 metroj, el kiu 1067 metroj etendiĝas super la rivera inundejo en la dekstra flanko de la Danubo (en parto al Dunaújváros), la pontoparto sur la maldekstra parto estas 300 metroj, dum la meza parto longas 308 metrojn. La ponto larĝas 41 metrojn, la riveruja pontoparto altas 50 metroj kaj pezas ĉ. 8600 tunojn, sen vojkovraĵo. La dekstra parto havas 14 pilierojn, la maldekstra 5 pilierojn, la meza du ferbetonajn pilierojn. La konstruaĵo laŭ ties strukturo estas pendoponto.

Ĝia larĝo estas 40,94 m, kiu entenas 2×2 lenojn (3,75 m) 2×1 paneaj lenoj (3,5 m), 3,6 m larĝa divida leno kaj ambaŭflanke trotuaro en larĝo de 2,4 m, unuflanke bicikla vojo. La arkoj superas la vojojn 47,6 m kaj havas angulon al la vertikalo 16,5°. La pendokabloj situas paralele unu al la alia, en ebeno de la arkoj.