Peoria (Arizono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peoria

emblemo

urbo de Usono • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 190 985  (2020) [+]
Loĝdenso 412 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 35′ N, 112° 14′ U (mapo)33.5825-112.23861111111Koordinatoj: 33° 35′ N, 112° 14′ U (mapo) [+]
Alto 348 m [+]
Areo 463,876617 km² (4 638 7.6 617 ha) [+]
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Peoria (Arizono)
Peoria (Arizono)
DEC
Peoria
Peoria
Situo de Peoria
Peoria (Usono)
Peoria (Usono)
DEC
Peoria
Peoria
Situo de Peoria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peoria, Arizona [+]
vdr

Peoria estas grandurbo en Usono, en subŝtato Arizono, ĉefe en distrikto Maricopa kaj iomete en distrikto Yavapai. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo) kaj ĝi estas la plej granda urbego en Usono kun tiu nomo. Peoria estis nomita post Peoria (Ilinojso).

Situo de Peoria en Arizono kaj en la distriktoj

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Peoria situas sur montetaro sudoriente de Fenikso en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Glendale (Arizono) troviĝas 9, Fenikso 21 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1868 John W. "Jack" Swilling organizis grupon de viroj por fosi la unuan modernan irigacian kanalon. Ilia sukceso delogis pli da homoj por ekloĝi en la areo, tial komunumo estiĝis. En 1885 la kanalo estis pligrandigita kaj poste pluraj familioj estis delogitaj el la alia Peoria el Ilinojso. En 1888 la poŝto ekfunkciis. En 1894 akvoturo 27 metrojn alta estis konstruita. En 1899 la unua preĝejo, en 1906 centra lernejo ekfunkciis. En 1917 incendio detruis la urbeton.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Peoria la temperaturo averaĝe varias inter 15-31 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 50 °C, inter novembro-marto okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 233 mm. La pluvo kulminas en februaro, malkulminas junie.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejo
  • lernejo-muzeo

Fontoj[redakti | redakti fonton]