Pepe Lienhard
Aspekto
Pepe LIENHARD (n. 23-an de marto 1946 en Lenzburg; kun nomo Peter Rudolf Lienhard), estas svisa bandestro, kaj muzikisto kaj aranĝisto (komponisto), kaj ludas Saksofonon kaj Fluton.
Biografio
[redakti | redakti fonton]- Pepe Lienhard fondis en lernejo bandon kun nomo „The College Stompers“. Poste li studis juron ĝis 1969 kaj fondis profesian bandon (6 muzikistoj) kaj faris multajn diskojn.
- La unua sukceso estis Sheila Baby.
- En 1977 la bando partoprenis kun la virtuoso per alpa korno Mostafa Kafa'i Azimi kun la titolo Swiss Lady por Svisujo en Eurovision Song Contest kaj havis la sesan lokon.
- 1980 Pepe fondis grandan bandon, Pepe Lienhard Orĥestron.
- Ekde 1982 li faris kaj faras la turneojn kun la muzika eminentulo Udo Jürgens.
- Li ludis ankaŭ kun multaj aliaj muzikistoj, kun Sammy Davis Jr. kaj Frank Sinatra.
Gravaj titoloj
[redakti | redakti fonton]- Sheila Baby
- Swiss Lady
- Piccolo Man
- Pretti Woman
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- LEANHARD (1974)
- Swiss Lady (1977)
- Pop x 6 (1978)
- It's the right time (1979)
- Saxy LiebesTraum (1996)
- The Swing Goes On (2003)
- Music Is My Life (2004)
- Sounds Great (2005)
- Let's Dance pri elsendo Let's Dance kun Hape Kerkeling (RTL)
Turneoj
[redakti | redakti fonton]- Pepe faris turneon en Svisio en januaro 2011 per 15 koncertoj en 8 svisaj urboj kaj 2 finaj koncertoj en Zuriko la 22-an kaj 23-an de januaro.