Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón
filmo
Originala titolo Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1980
Ĝenro filmo pri seksatenco kaj venĝo, komedia filmo, samseksemeca filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Rolantoj Carmen Maura • Alaska • Cecilia Roth • Julieta Serrano • Kiti Mánver • Agustín Almodóvar • Assumpta Serna • Pedro Almodóvar • Ricardo Franco • Blanca Sánchez • Fernando Hilbeck • Cristina Sánchez Pascual • Tote Trenas
IMDb
vdr

Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón (Pepinjo, Luci, Bom kaj aliaj kvartalaninoj) estas la titolo de hispana drama filmo de 1980 verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj protagonistigita de Carmen Maura, Alaska kaj Eva Siva.

Ĝi estis la unua komerca filmo de Almodóvar, por kiu ĝi verkis la dekomencan scenaron en 1976, kiam li ankoraŭ laboris por Telefónica kiel oficisto, kaj reverkis ĝin kiam startis la filmado. La filmo, inspirita de la agresema ideologio de punko reprezentita en la filmo de Bom (Alaska), temas pri tri junulinoj, nome Pepi, Luci kaj Bom kiu vivas en Madrido dum la dekomenca epoko de la Madrida Movida.[1][2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Pepi (Carmen Maura) estas junulino kiu loĝas sola en Madrido kaj kultivas kanabon sur sia teraso. Tion malkovras najbara policano (Félix Rotaeta), kiu ĉantaĝas ŝin: Pepi akceptas seksajn rilatojn, sed ŝi petas "malantaŭe", tamen la policano faras ĝin "antaŭe", tiel ruinigante ŝian planitan negocon: la vendo de ŝia virgeco. Pepi decidas revenĝon kun helpo de amikoj kiuj batas la policanon. Sed ili erare fakte batas ne lin, sed lian ĝemelan fraton. Pepi ekkonas la edzinon de la policano, Luci (Eva Siva), kaj malkovras, ke al ŝi plaĉas ricevi doloron. Ili amikiĝas kaj Pepi profitas por iom bati ŝin, kion Luci akceptas nesciante, ke fakte temas pri revenĝo. Ŝi ankaŭ konas Bom (Alaska), kiu pisas sur la masoĥisma Luci, kiu forlasas sian edzon por Bom, kiu estas sadisma punka kantistino, kaj kun tiu kaj Pepi ili iras al festoj kaj koncertos en plena Madrida Movida. Tiukadre ili koincidas kun roluloj kiel vilaĝanino kiu deziras iĝi manekeno sed ĉiuj miskomprenas ŝin kiel ĉiesulino (Kiti Mánver), aktorino kiu ludas la Damon de la Kamelioj kaj lasas al ili sian filon (Julieta Serrano), aktorino kiu faras reklamaĵojn de kalsonetoj Ponte (Cecilia Roth), Toni, la partnero de Bom en la grupo Bomitoni (Carlos Tristancho), ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Carmen Maura kiel Pepi
  • Félix Rotaeta kiel la policano kaj lia ĝemela frato
  • Alaska kiel Bom
  • Eva Siva kiel Luciana 'Luci'
  • Concha Grégori kiel Charito - la najbarino de Luci
  • Kiti Mánver kiel la manekeno kiu ne estas ĉiesulino
  • Cecilia Roth kiel reklamulino de 'Bragas Ponte'
  • Julieta Serrano kiel virino vestita de Scarlet O'Hara
  • Cristina Sánchez Pascual kiel barbulino
  • José Luis Aguirre
  • Carlos Tristancho kiel Toni
  • Eusebio Lázaro kiel Reprezentanto
  • Fabio McNamara kiel Roxy Burton
  • Assumpta Serna kiel Nuria

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Alaska estis minoritatulino en la epoko de la filmado.
  • Pro manko de financado la filmado daŭris preskaŭ unu jaron kaj duonon; la mono estis havigita de amikoj de Félix Rotaeta kaj de la teknikistoj.
  • Por la sceno de la "ora pluvo" oni uzis bieron.
  • Oni ne disponis de muniicpa permesilo por filmi surstrate, pro kio la eksterajn scenojn oni filmis per malmultaj ripetoj por eviti monpunojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]