Perarrúa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perarrúa
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 0° 21′ O (mapo)42.2672222222220.35138888888889Koordinatoj: 42° 16′ N, 0° 21′ O (mapo) [+]
Alto 517 m [+]
Areo 30,053288 km² ( 300 5.3 288 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Perarrúa (Provinco Ŭesko)
Perarrúa (Provinco Ŭesko)
DEC
Perarrúa
Perarrúa
Situo de Perarrúa
Perarrúa (Hispanio)
Perarrúa (Hispanio)
DEC
Perarrúa
Perarrúa
Situo de Perarrúa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Perarrúa [+]
vdr

Perarrúa [peraRUa] (en ribargorza aragona Perarruga)[1] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Ésera. Ĝi enhavas la loĝlokojn Perarrúa (municipa ĉefurbo) kaj Besiáns, kaj senhomejoj Arués kaj El Mon. Ĝi limas sude kaj okcidente kun Graus, kaj norde kun Santaliestra y San Quílez ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la aragona.

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Perarrúa mem kiel sidejo de la municipo (517 msm)[2] estas je 95 km oriente de Huesca. Ĉiuj loĝlokoj de la municipoj estas komunikataj laŭ la ŝoseo A-139 kiuj kondukas al Campo norde kaj al Graus sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romanika ponto.
Senhomejo Arués.

La invado de islamanoj atingis nordan limon inter Perarrúa kaj Besiáns. En la islama suda zono oni konstruis kastelon, Qasr Muns, kiu poste jam kristana nomiĝis kastelo de El Mon aŭ de Perarrúa (plej verŝajna etimologio Ruĝa Roko). Tiu konstruaĵo tiam gravis en la luktoj inter kristanoj kaj islamanoj, ĉar ĝi hegemoniis en la teritorio (estis en la zono ankaŭ aliaj kasteloj, nome de Besiáns, de Esvu aŭ Castro Pelato, de Santa Liestra kaj de Fantova). En la 11-a jarcento la zono estis konkerita de kristanoj (interveno de la Reĝo Sanĉo la Aĝa), ĉefe post la konkero de la kastelo de Perarrúa. Poste, la kastelo plifortikiĝis cele al la organizado de la defendo de la valo kaj al la konkero de Graus. Ĉirkaŭ la fortikaĵo establiĝis kelkaj domaroj.[3]

Besiáns jam ekzistis en la 10-a jarcento, sed la unua dokumento konservita mencianta la lokon estas de 1018.​

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Perarrúa kie oni malaltiĝis el 600 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 108 loĝantoj (2022).[4]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj, la ermitejoj, kasteloj en Besiáns kaj El Mon, romanikaj pontoj en Besiáns kaj Perarrúa, naturaj lokoj kiel padoj por montogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés en Gran Enciclopedia Aragonesa». Arkivita el originalo la 11 de januaro 2012. Konsultita la 19an de oktobro 2009.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. Historia en retejo de Perarrúa.
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Perarrúa en la hispana Vikipedio.