Pergamino estas urbo en la provinco Bonaero de Argentino. Ĝi laŭ la censo de 2010 havis 104 922 loĝantojn, kaj estas la ĉefurbo de samnoma partido (distrikto).
La areo, valorata pro multaj fontoj kaj pro fekunda grundo, estis loĝata fare de indianoj de la etnoj ĉaruoj kaj mapuĉoj, kiam la hispanaj invadintoj alvenis ĉirkaŭ la jaro 1620. La loko iĝis paŭzejo ĉe la komerca vojo inter la urboj Bonaero kaj Kordobo, kaj en 1626 ricevis sian nomon, kiu en la mapuĉea lingvo signifas "ruĝa tero". Pro ripetaj atakoj fare de indiĝenaj loĝantoj ĝi meze de la 18-a jarcento iĝis fortikaĵo. Tamen en 1751 la loĝloko detruiĝis, kaj rekonstruiĝis nur en 1769. Komence de la 19-a jarcento la loko havis rolon en la nacia batalo pri sendependeco kaj en 1815 estis la scenejo de ribelo kontraŭ Carlos María de Alvear sub gvido de Ignacio Álvarez Thomas. En la regiono intense ekkultiviĝis maizo, kaj la nombro de loĝantoj rapide kreskis. En 1874 jam estis kvar lernejoj, kaj en 1882 malfermiĝis fervojo al Rosario. En 1895 la loĝloko oficiale ricevis urbajn rajtojn. De tiam ĝis la jaro 1914 la nombro de urbanoj preskaŭ triobliĝis, grandparte pro enmigrintoj el Eŭropo.