Mars 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Perseverance)
Artista bildo de Perseverance sur la marsa grundo.

Mars 2020 (angle Marso 2020) estas kosma esplora robota misio pri la planedo Marso disvolvita de la JPL, filio de la NASA. La misio konsistas el deplojo de la kosmaŭto Perseverance (eo: "Persistemo") sur marsa grundo por esplori ĝian surfacon. Mars 2020 estas la unua el serio de tri misioj, kies fina celo estas alporti specimenojn de la marsa grundo reen al la Tero por analizo. Ĉi tiu projekto, konsiderata prioritato de la scienca komunumo de kelkaj jardekoj, neniam estis efektivigita pro sia kosto, siaj teknikaj malfacilaĵoj kaj la alta risko de fiasko.

Por plenumi la celojn de sia misio, la kosmaŭto devas preni ĉirkaŭ kvardek kernaĵojn da grundo kaj rokoj ĉe elektitaj lokoj per propraj iloj. La rezulto de ĉi tiuj specimenoj devas esti deponita de la esplorveturilo sur zorge markitaj lokoj atendante esti revenigita al la Tero per estonta misio planata kune de NASA kaj EKA. Laŭ la plano ellaborita de la du agentejoj, la reveno al la Tero estas antaŭvidita por 2031 kondiĉe de sia financado. La fina celo estas plenumi sur la Tero detalajn analizojn de la specimenoj de la marsa grundo, precipe identigi eblajn antikvajn formojn de vivo, uzante ĉiujn kapablojn de surteraj instrumentoj, kiuj, male de tiuj surŝipe de kosmoŝipo, ne estas limigitaj de pezaj limoj.

La kosmosondilo Mars 2020 kaj la veturilo Perseverance reprenas la arĥitekturon de la misio Marsa Scienca Laboratorio kaj de ĝia veturilo Curiosity kiu esploras ma marsan surfacon de 2012. Perseverance estas pli ol unu tuno-peza maŝino, kiu havas gamon da sciencaj instrumentoj (fotiloj, spektrometroj de diversaj specoj), kiuj estas uzataj por identigi la plej interesajn lokojn, por doni la kuntekston de la elprenitaj specimenoj (geologiaj trajtoj, klimatokondiĉoj de la formado) kaj plenumi unuan kemian analizon: ĉi tiuj estas la spektrometro de fluoresko de ikso-radioj PIXL, la Raman-spektrometro SHERLOC , la bildiga spektrometro SuperCam kaj la kamerao Mastcam-Z. La kosmaŭto ankaŭ portas veterstacion (MEDA) kaj radaron celantan sondi la surfacajn tavolojn de la grundo (RIMFAX). Du elprovoj devas testi novteknologiojn antaŭ ĝiaj funkciaj efektivigoj dum estontaj misioj: MOXIE produktos oksigenon el la marsa atmosfero (ULR) kaj MHS (Ingenuity), malgranda helikoptero, malpli ol du kilogramoj-peza, testas la kapablojn de aerveturilo en la tre maldika atmosfero de Marso.

Mars 2020 ekflugis la 30an de julio 2020 uzante la lanĉan fenestron al Marso, kiu malfermiĝas post 24 ĝis 28 monatojn. La kosmaŭto surgrundiĝis la 18-an de februaro 2021 en la kratero Jezero. Ĉi-tiu loko de malnova konstanta lago, kiu konservas la spurojn de pluraj riveraj deltoj, estis elektita ĉar ĝi povus konsistigi favoran lokon por la apero de vivo kaj ĉar ĝi prezentas grandan geologian diversecon. La kosto de la misio Mars 2020 estas taksita je 2,5 miliardoj da dolaroj inkluzive de la lanĉo kaj konduto de operacioj dum la ĉefa misio, kiu daŭros tri terajn jarojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]