Veterstacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
veterstacio subĉiela

Veterstacio estas kunmetaĵo de diversaj vetermezuriloj, kiu servas por mezuri meteorologiajn datenojn kaj tielmaniere servas al la veterobservado je certa loko kaj helpas al la klimato-esploroj.

Veterstacio estas uzataj por ŝtataj vetermezuradoj kaj veterprognozoj – ekzemple tiuj de la Germana Veterservo (DWD) – kaj aliaj veterservoj. Oni distingas analogajn kaj ciferecajn veterstaciojn.

La germana veterservo havas 131 aŭtomatajn (senhomajn). Male al tio, la 51 veterobservejoj havas deĵorantojn, kiuj kolektas grandskale veterdatojn kaj faras veterobservojn.

La plej malnova veterstacio estas la stacio ce la stelobservejo Kremsmünster (benediktana kolegiato en supra Aŭstrio). Ĝi estas ekipita en 1762 kaj havas tutmonde la plej longe kontinuajn mezurdatojn.

Analogaj veterstacioj[redakti | redakti fonton]

horloĝa veterstacio sur la “Aufsessplatz” en Nürnberg

Analogaj veterstacioj estas ofte la tiel nomataj veterkabanoj' (ankaŭ termometra kabano). Estas malgrandaj „kestoj“ el ligno aŭ veterpersista plastiko, kiuj protektas la mezurinstrumentojn kontraŭ pluvo kaj malpuraĵo.

Avantaĝoj de analogaj stacioj[redakti | redakti fonton]

  • elektro ne necesas
  • pli bona prijuĝo kiel precizaj kaj fidindaj la mezurdatoj estas.
  • la observanto ankaŭ faras pliajn videblajn observojn (ekzemple vetersinsekvo, videbleco), kiuj estas tre valoraj.

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • la mezurdatoj nur estas notitaj en certaj tempospacoj (ekzemple ĉiu hore).
  • veterdatenoj devas esti notitaj "per la mano", kio kaǔzas altajn kostojn.

Ciferecaj veterstacioj[redakti | redakti fonton]

veterradarstacio de la Germana Veterservo DWD en Dreieich-Offenthal
cifereca veterstacio kun specialaj funkcioj

La ciferecaj veterstacioj havas kontraŭajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn (vidu mslsupre). Ili konsistas el du aŭ pluraj partoj:

  • la baza stacio, kiu ricevas datenojn kaj analizas ilin
  • la sensoroj por mezuri la datenojn kaj ilia transsendado.

La plej multaj sensoroj estas :

Simpla veterprognozo[redakti | redakti fonton]

malmoderna veterstacio
veterstacio Hockenheim

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen W. Schmidt: Zur Geschichte der Wetterstation auf der Schneekoppe. In: Fachprosaforschung - Grenzüberschreitungen. Bd. 7, Baden-Baden 2012, S. 351–370, ISSN 1863-6780.

Retligoj[redakti | redakti fonton]