Pesquera de Duero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pesquera de Duero

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47315 [+]
Demografio
Loĝantaro 428  (2022) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 4° 9′ U (mapo)41.642777777778-4.1575Koordinatoj: 41° 39′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 746 m [+]
Areo 56 km² (5 600 ha) [+]
Pesquera de Duero (Provinco Valadolido)
Pesquera de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Pesquera de Duero
Pesquera de Duero
Situo de Pesquera de Duero
Pesquera de Duero (Hispanio)
Pesquera de Duero (Hispanio)
DEC
Pesquera de Duero
Pesquera de Duero
Situo de Pesquera de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pesquera de Duero [+]
vdr

Pesquera de Duero [pesKEra deDŬEro] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Pesquera de Duero estas etimologie komprenebla kiel Fiskaptejo de Doŭro.

Pesquera de Duero en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Preĝejo de Sankta Johano.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 55,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 434 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el 1996.

Ĝi distas 51 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Piñel de Abajo, Curiel de Duero, Peñafiel, Padilla de Duero kaj Quintanilla de Arriba. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rivero Doŭro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo troviĝis restaĵoj antaŭromiaj kaj romiaj. En la 16-a jarcento Pesquera floris, aparte per la disvastiĝo de vitejoj kaj vinproduktado. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Ĉefa enspezofonto kaj aktiveco estas vinproduktado: 23 vinproduktejoj registritaj en 2015 laŭ protektita devennomo Ribera del Duero.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas blazondomoj, la placo kun portikoj kaj enireja arko (kiu aperas en la blazono), la preĝejo de Sankta Johano kaj kvar ermitejoj inter kiuj elstaras tiu de Rubialejos.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]