Saltu al enhavo

Petar Tanĉev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petar Tanĉev
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1920 (1920-07-12)
en Ĥaskovo
Morto 21-an de julio 1992 (1992-07-21) (72-jaraĝa)
en Sofio
Ŝtataneco Bulgario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Bulgarian Agrarian National Union (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ministro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petar Tanĉev (bulgare Петър Танчев; plennome Petar Zhelev Tanĉev; naskiĝis la 12-an de julio 1920 en Gledka - la 21-an de julio 1992 en Sofio) estis bulgara politikisto.

Tanĉev estis membro de la Bulgara Kamparana Unio ekde 1945. En 1948 li iĝis membro de la Nacia Konsilio de la Patrujo Fronto. De 1962 ĝis 1966 li estis bulgara Justicministro kaj de 1966 ĝis 1971 Vicprezidanto de la Konsilio de Ministroj. De 1971 ĝis 1974 li estis unua vicprezidanto de la Konsilio de Ministroj. En 1974 li transprenis la postenon de sekretario de la Bulgara Kamparana Unio kaj iĝis unua vicprezidanto de la Ŝtata Konsilio. Tanĉev estis premiita kun la Ordeno de Georgi Dimitrov (1970, 1980), la Ordeno "13 Jarcentoj de Bulgario" (1984), la Internacia Lenin Premio por Paco, la Stelo de Amikeco inter Popoloj (1986) kaj la Ordeno de Karlo Markso (1989).

Funkcianta kiel la unua vicprezidanto de la Ŝtata Konsilantaro de Bulgario, en la UK 1978 li estis la Alta Protektanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]