Saltu al enhavo

Peter Baláž

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Baláž ĉe la budo de E@I dum UK 2008

Peter BALÁŽ, nomata Petro (naskiĝis la 8-an de oktobro 1979), estas slovaka esperantisto, iama gvidanto de Slovakia Esperanta Junularo kaj ties unua prezidanto (2003-2008). Li loĝas en Partizánske kaj tre vigle agadas precipe en la internacia Esperanto-movado, interalie kiel kunordiganto de E@I (2006-) kaj estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (2005-). Krome li aktivas ankaŭ kiel eldonisto – li estas posedanto de privata eldonejo Espero, kiu eldonas ankaŭ esperanto-varojn.

Eksteraj ligiloj