Petit Papa Noël (kanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petit Papa Noël
E-titolo Avĉjeto Frosto
Artistoj Tino Rossi
Céline Dion
Publikigo 1946
Registriĝo Francio
Ĝenro kristnaska kanto
Tekstisto Raymond Vincy
Komponisto Henri Martinet
vdr

Petit Papa Noël (Esperante: Avĉjeto Frosto) estas franca kristnaska kanto, kiu rakontas pri infano konversacianta kun Patro Kristnasko vespere antaŭ la kristnaska festo.

La tekston verkis Raymond Vincy kaj la muzikon komponis Henri Martinet en 1946 por la filmo Destin de Richard Pottier.

Pluraj artistoj kantis ĝin. La versio kiun Tino Rossi interpretis estas unu el la plej ŝatataj.