Petróleos de Venezuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petróleos de Venezuela
naftofirmao • ŝtata entrepreno • ĉeno de benzinejoj vd
Dum 30-a de aŭgusto 1975 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika entrepreno
Ĉefestro(j) Pedro Tellechea vd
Sidejo Karakaso
Lando Venezuelo
Agokampo nafto
Posedata de registaro de Venezuelo vd
filiaj kompanioj Lagoven • Maraven • Corpoven vd
Posedataj kompanioj Amuay refinery • La Guajira wind farm vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Petróleos de Venezuela, SA (mallongigita kiel PDVSA) estas la ŝtatposedata nacia petrolkompanio (nafto kaj tergasa) de Venezuelo. La kompanio okupiĝas pri malkovro, produktado, rafinado kaj eksportado de nafto-petrolo kaj tergaso. Ekde ĝia establado la 1-an de januaro 1976 kun la ŝtatigo de la naftoindustrio en Venezuelo, PDVSA estas la ĉefa ludanto en la naftoindustrio en lando kiu estas la kvina eksportfirmao de la mondo de nafto.

La naftorezervoj en Venezuelo estas inter la plej grandaj en la mondo, kaj la ŝtata kompanio servas kiel grava buĝeta fonto por la venezuela registaro. La venezuela registaro rigardas la firmaon kiel monlaviston [1], kaj ĝi dungas politikajn subtenantojn de la prezidanto [2]. En 1999 la firmao produktis 3 milionojn da bareloj je tago, kaj en 2012 la produktaĵo falis al 2.4 milionoj da bareloj [2]. Inter 2004 kaj 2010, la firmao donacis 61.4 miliardojn da dolaroj al la sociaj projektoj de la registara.

La ĉefaj naftopumpstacioj en la lando situas ĉirkaŭ Lago de Marakajbo, la Golfo de Venezuelo kaj proksime de la Orinoko- Rivero Baseno, kie la plej granda naftorezervujo de la lando situas. La Orinoko-strio estas konsiderita la plej granda rezervujo de la monda de tre peza nafto aŭ tre-peza nafto.

PDVSA Gaso, Isla de Margarita

La naftoindustrio dominas la miksan ekonomion en Venezuelo kaj tiele disponigas proksimume trionon de la malneta enlanda produkto de la lando, proksimume 80% de ĝiaj totalaj eksportaĵoj, kaj proksimume duonon de la enspezo de la registaro. La ĉefaj naftopumpstacioj en la lando situas ĉirkaŭ Lago de Marakajbo, ĉe la Golfo de Venezuelo kaj proksime de la baseno de la rivero Orinoko, kie la plej granda naftorezervujo de la lando situas. Venezuelo provas diversigi sian ekonomion, kaj redukti sian dependecon de la naftoindustri

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Brazil’s oil boom: Filling up the future", The Economist, 5 November 2011. Kontrolita 24 September 2012.
  2. 2,0 2,1 "Venezuela's oil industry: Up in smoke", The Economist, 27 August 2012. Kontrolita 24 September 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]