Saltu al enhavo

Petra Enders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petra Enders sur balotadvarba afiŝo, 2024
historia sigelo de la landa konsilisto (Landrat) je Arnstadt

Petra ENDERS (naskiĝinta la 24-an de decembro 1965 en Ilmenau) estas germana politikistino. Inter 2004 kaj 2012 anis ŝi ĉe la Turingia Landa Parlamento. De julio 2012 estas ŝi landa konsilisto por distrikto Ilm.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pasigis ŝi la junulajn jarojn en Großbreitenbach kie ŝi frekventis la lernejon kaj trejniĝis inter 1982 kaj 1984 en vitrofabriko fakulo pri buroa komunikado. Inter 1986 kaj 1991 ŝi telestudis ĉe la Inĝeniera altlernejo de Eisleben kaj finekzameniĝis kiel ekonomia inĝeniero.

Enders estas de luterana kredo, kunedza kaj havas filon.

Kariero politika[redakti | redakti fonton]

Enders iam membris ĉe Socialista Unueca Partio de Germanio[1] En 1994 ŝi ekapartenis al la urba konsilio kaj fariĝis en 1999 urbestrino de Großbreitenbach; inter 2004 kaj 2012 ŝi honorofice samfunkcie aktivis. En majo 2004 ŝi ĉeestis en Berlino la 12-a Federacian Kunvenon por elekti novan prezidanton. Ekde la balotado por la landa parlamento de Turingujo 2004, Enders estis deputito por PDS kie ŝi i.a. respondecis pri konstruado kaj trafiko. Je distrikto Ilm ŝi furoris en 2009 dum la landparlamentaj balotadoj pro voĉdono de 40,0% por ŝi.[2] Enders mem ne estas ano de iu partio.

En la 6.5.2012 oni elektis ŝin landa konsilisto por distrikto Ilm.[3] Dum sia elektokampanjo ŝi speciale kontraŭbatalis planojn kondukigi kurentenergiajn konduktilegojn rekte tra Turingia Arbaro.[4][5] Sur distrikta nivelo ŝi ade laboris por pli bona intermalsanuleja kooperado kaj la pliefektivigo de la ruboforigservo.[6]

Sukcesis ŝia engaĝiĝo, almenaŭ semajnfine, reaktivigi la fervojlinion inter la stacioj Ilmenau kaj Rennsteig[7]; en 2017 ŝi estis kritikata pro ŝtata kunigo de la publikaj busservoj en la tuta distrikto Ilm (sub la markon IOV Omnibusverkehr Ilmenau) kaj la rezultanta neniigo de Regionalbus Arnstadt (RBA). Riproĉojn pri ebla intereskonfliktoj kaj neneŭtraleco ŝi klare refutis kaj raporto de MDR devis korektiĝi.[8] Vane ŝi engaĝiĝis pri pretigo ekde junio 2024 de jam ekzistanta haltejo en Wümbach (kvartalo necentra de Ilmenau) por regionaj eksprestrajnoj veturantaj rekte inter Erfurto kaj Coburg.[9]

Okaze de la regionaj balotadoj en Turingujo en 2018 ŝia landa konsiliteco por distrikto Ilm estis konfirmita fare de la voĉdonantoj la 15-an de aprilo 2018, unuarunde jam.[10] En dua rundo la 9-an de junio 2024 ŝi superis per 65,6% la konkuranton Ralf Gohritz de AfD.[11]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Die Linke in den Ländern: Miss 380 Kilovolt" - ĉe: Tagesspiegel, 14.6.2012
  2. "Wahlkreis Ilm-Kreis I: Endgültiges Ergebnis beim Landeswahlleiter"
  3. "Wahl der Landräte und Oberbürgermeister der kreisfreien Städte 2012 in Thüringen – endgültiges Ergebnis"
  4. "Landrätin Enders will weiter gegen Stromtrasse kämpfen" - ĉe: TLZ, 18.7.2013
  5. Johannes Pennekamp: "Gegen den Strom. Eine Stromtrasse durch den Thüringer Wald stößt auf den Widerstand von Petra Enders". - Ĉe: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 12.8.2013
  6. Karl-Heinz Mitzschke: "Immer nah an den Menschen- die Amtsperiode einer roten Landrätin" - ĉe: die-linke-ilm.de, 20.2.2018
  7. Enders mem plie varbis por kontinuigo de la vagonara veturado de Rennsteig ĝis Themar.
  8. "Enders übt scharfe Kritik an Kreistagsfraktion der CDU/FDP" - ĉe: TA, 12.12.2017
  9. Danny Scheler-Stöhr: "Landrätin kritisiert Bahnstudie des Thüringer Ministeriums als einseitig" - ĉe: TA, 8.3.2022
  10. "Wahlen in Thüringen"
  11. "Landratswahl im Ilm-Kreis: Amtsinhaberin Petra Enders bleibt Landrätin" - ĉe: mdr.de, 9.6.2024